Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rusa ambasadoro al Ĉinio: Mi atestis reformon kaj pordmalfermon de Ĉinio
2018-12-13


Reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio komenciĝis dum la 3a Plena Seseio de la 11a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en decembro 1978. Tiam mi laboris en Ĉinio kaj propraokule vidis la komenciĝon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Ĉi-jare Ĉinio markas la 40an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo. En la historio de la homaro estas neniu alia granda ekonomio kiel Ĉinio, kiu povas longtempe konservi tiom rapidan disvolvadon kaj akiri grandajn atingojn.


En la komenco de 1979, kun espero oni aŭdis la novaĵon pri plenumo de reformo kaj pordmalfermo kaj decidon pri starigo de speciala ekonomia zono. Zhuhai, Shenzhen, Shantou kaj Xiamen estis la unuaj kvar specialaj ekonomiaj zonoj. Poste, Hainan estis aldonita. Tiam Hainan apartenis al Guangdong-provinco, kaj sekve ĝi fariĝis sendependa provinco. Mi vidis ankaŭ la disvolviĝon de sistemo de kontraktita respondeco en agrikulturo kaj sistemo de familia kontraktita respondeco kun laborpago ligita al produktokvanto.


Se tiam oni petus ajnan ĉinan aŭ alilandan fakulon antaŭvidi, ĉu iu lando povas ŝanĝi sian aspekton en mallonga periodo post klopodo de unu generacio, mi certas, ke neniu povus prognozi tion, ĉar la tasko estis tiam tro granda.


Mi ankoraŭ memoras la celon "kvarobliĝo" elmetitan de Deng Xiaoping. La fakto pruvas, ke la ĉina ekonomio efektivigis "duobliĝon", "kvarobliĝon", "okobliĝon kaj eĉ 16-obliĝon". Mi ne scias la precizajn ciferojn, tamen estas klare, ke la efektiva rezulto multe superis la plej aŭdacan imagon antaŭ multaj jaroj.


Ĉiuj scias, ke ju pli granda la ekonomio, des pli multe da malfaciloj kaj demandoj. Oni ofte diras, ke sen faro, oni havas neniun malfacilon. Se li faras, li certe renkontos malfacilon. Mi volas diri, ĉu la registaro kaj sekcio pri ekonomia administrado scias kiel solvi la demandojn kaj kiel plani la ekonomian disvolvadon.


Tial mi ne dubas, ĉu la ĉinaj gvidantoj scias kiel ellabori la ekonomian strategion. Mi kredas, ke la ĉina ekonomio konstante kaj tre rapide disvolviĝos. La ĉina ekonomio estas tiom granda, ke ĝia kresko je 1% estas granda cifero. En la lastaj jaroj la ĉina ekonomio kreskis je 6-7% ĉiujare, preskaŭ triono de la kresko de la monda ekonomio.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio