Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Revo de ĉinoj pri grandaj pasaĝer-aviadiloj
2018-12-11

La 5an de majo 2017 la granda pasaĝer-aviadilo C919, esplorita kaj produktita de Ĉinio mem, plenumis sian unuafojan flugon en Ŝanhajo.


40-jara komplika vojo


Pasaĝer-aviadilo Y-10


En 1970 ĉinoj komencis produkti sian unuan grandan reakciaviadilon Y-10. Ĝi flugis trans preskaŭ ĉiuj montoj kaj riveroj en Ĉinio.


Ekde 1993, ĉina aviada industrio intertraktis kun la kompanioj Boeing, Airbus kaj aliaj pri internacia kunlaboro por esplori mezgrandan pasaĝer-aviadilon kun pli ol cent sidlokoj, tamen malsukcesis.


En 2008, Ĉinio komencis esplori kaj produkti grandan pasaĝer-aviadilon C919. Post ok jaroj oni finfine sukcesis: C919, esplorita kaj produktita de Ĉinio mem, havas la samajn teknik-normojn de Boeing-737 kaj Airbus-A320. 


Ĉŭ Ĉinio produktis nur la ŝelon de C919?


Pasaĝer-aviadilo C919


De 2008 ĝis hodiaŭ, daŭras la dubo, ĉu C919 estas kunmetaĵo.


La elektronika sistemo, flugkontrola sistemo kaj aliaj sistemoj de C919 estas kunproduktitaj de eksterlandaj kompanioj, kiel General Electric kaj Rockwell Collins, kaj ĉinaj, dum la korpo, flugiloj kaj motoroj de la aviadilo estas tute produktitaj de Ĉinio mem. Pli precize, ĝi rezultas de kunlaboro inter ĉinaj kaj alilandaj kompanioj.


Song Bifeng, profesoro de Lernejo pri Aeronaŭtiko sub Nordokcidenta Politeknika Universitato, diris, ke pecoj de la pasaĝer-aviadiloj, inkluzive de Boeing kaj Airbus, venas de diversaj landoj. Ekzemple, la partoj de Boeing-787 venas el multaj landoj, kaj Japanio produktas 35% de ĝiaj partoj. Tip-diplomo kaj produkt-diplomo por juĝi intelektan proprieton de C919 estas posedataj de la Komerc-Aviadila Kompanio de Ĉinio.


Wu Guanghui, ĉefdezajnisto de C919, diris: "Dum la esplorado, ni havis 102 novigajn inventaĵojn. La eksperimentoj, pruvflugoj kaj aliaj taskoj estis plenumitaj de Ĉinio mem."


Komenciĝis projekto pri C929


Jam komenciĝis la projekto pri C929, pasaĝer-aviadilo por transkontinentaj flugoj, kunproduktota de Ĉinio kaj Rusio. C929 havos la saman grandecon de Boeing-787 kaj povos rekte flugi inter Pekino kaj Nov-Jorko. Laŭplane, la unuafoja flugo de C929 estos en 2024, kaj ĝia amasfabrikado komenciĝos en 2027.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio