Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel UN-oficisto pri homa loĝado taksas urbanizadon de Ĉinio?
2018-12-11


Lastatempe, sinjorino Maimunah Mohd Sharif, plenuma direktoro de Programo pri Homa Loĝado de Unuiĝintaj Nacioj, ricevis intervjuon de ĉina raportisto. En la intervjuo ŝi diris, ke dum la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio spertis la plej grandskalan urbanizadon en homa historio. Tiu rapida urbanizado alportis grandegan ŝanĝon al la vivo de la popolo.


Laŭ statistikoj, fine de 2017, la ĉina urba loĝantaro estis 810 milionoj, kun kresko de 640 milionoj kompare kun la fino de 1978; inter la totalaj loĝantoj, 58.52% estas urbanoj, kies nombro altiĝis je 40.6%. Samtempe, la nombro de ĉinaj urboj evidente multiĝis: en la pasinta jarfino ekzistis 661 urboj, kun kresko je 468 kompare kun la sama periodo de 1978.


Maimunah Mohd Sharif diris, ke dum urbanizado oni ne povas eviti defiojn. Pro tio, la ĉina registaro prenas seriojn da rimedoj por plibonigi urbajn infrastrukturojn, medion kaj vivkondiĉojn por ke la urbanizado profitigu pli da homoj. Nun la ĉina registaro antaŭenpuŝas la novstilan urbanizadon, kun homoj kiel kerneco, por senĉese plibonigi la vivkondiĉojn de homoj. Tio signifas, ke ĉinaj urboj fariĝos pli taŭgaj por vivo, kaj la urba disvolvado estos pli daŭripova.


Ŝi diris, ke la programo pri homa loĝado ĉiam kunlaboras kun la registaroj de landoj en Azio, Afriko kaj aliaj regionoj, celante altigi la daŭripovecon de urbanizado kaj resumi bonajn spertojn kaj rimedojn. Kun la kunkonstruado de "La Zono kaj Vojo" kaj sud-suda kunlaboro kiel fono, la programo akcelos la interŝanĝojn inter Ĉinio kaj afrikaj landoj pri spertoj. Ŝi esperas, ke koncernaj landoj povos agadi man-en-mane por havigi al ĉiu homo pli bonkvalitan vivon.


Redaktoro: Xie Ruifeng 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio