Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pri la malriĉec-reduktado en Ĉinio, kion diris la ĝenerala direktoro de Organizaĵo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo de UN?
2018-12-10


Antaŭ nelonge, ĉina raportisto intervjuis sinjoron José Graziano da Silva, ĝenerala direktoro de Organizaĵo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj. Li alte taksis la reformon kaj pordomalfermon de Ĉinio kaj deklaris ke tio havas grandan signifon por garantio de grejna sekureco de la lando kaj la mondo. Li diris, ke en la pasintaj kelkaj jaroj, Ĉinio helpis kelkdek milionojn da homoj forlasi malriĉecon, kaj tiel donis grandan kontribuon al la celo pri forigo de malsato. "Sen enkalkuli Ĉinion, daŭre plialtiĝus la nombro de malsatuloj en la mondo; sed, kiam ni enkalkulis la landon, tiu ĉi nombro sinsekve malgrandiĝis en la lastaj 10 jaroj."


Li diris ankaŭ, ke en la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio ne nur satigis sian popolon, sed ankaŭ, pere de sud-suda kunlaboro, helpis aliajn landojn, precipe afrikajn. Li klarigis, ke la klimata ŝanĝo, precipe la sekeco, minacas rizproduktadon, kiu estas grava por Afriko. Kaj ĝuste Ĉinio havas ĉi-flankan sperton. En la lastaj jaroj, por kultivi la rizajn speciojn taŭgajn por Afriko, ĉinaj sciencistoj faris vastan kunlaboron kun la organizaĵo. Krome, ĉina agrikulturo eksportis teknikon pri bredado de fiŝoj en rizkampo, kaj helpis lokajn agrikulturistojn kompreni kaj provi ĝin, kontribuante por mildigi la problemon pri sekureco de nutraĵoj en Afriko.


José Graziano da Silva ankaŭ alte taksis la iniciaton "La Zono kaj Vojo" por solvado de la problemo pri grejna sekureco. Li diris, ke la organizaĵo estas unu el la internaciaj organizoj kiuj plej frue subskribis interkonsenton kun Ĉinio por helpi disvolviĝantajn landojn praktiki la iniciaton, kiu inkludas multajn infrastrukturajn programojn, kaj tio estas urĝe bezonata por garantio de grejna sekureco, precipe por afrikaj landoj, ĉar tie perdiĝas multe da grejnoj pro manko de rimedoj por ilia konservado.


Li diris al la raportisto, ke la organizaĵo nun kunlaboras kun la ĉina registaro por aperigi novan teknikon, kiu celas nemalmultigi grejnan produktadon kaj samtempe malmultigi la uzon de kemiaĵoj por protekti la medion. 


Li diris, ke Ĉinio prenas mediprotektadon kaj ŝparadon de natur-rimedoj kiel unu el siaj plej gravaj politikoj, "Mi kredas, ke Ĉinio certe akiros bonan atingon ĉi-flanke."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio