Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prepare al Homrajta Tago, 10-a de decembro, kaj Zamenhof-tago, 15-a de decembro
2018-12-10


La 10-a de decembro estas Homrajta Tago ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Tiu ĉi Tago de la Homaj Rajtoj markas la datrevenon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, akceptita de la Ĝenerala Asembleo de UN je tiu dato en la jaro 1948.


Ĉi-jare ni festos la 70-an datrevenon de tiu epokfara Deklaracio.


En la nuna jaro la Homrajta Tago kaj la Zamenhof-Tago (15 decembro) okazos en la sama semajno. Ni rekomendas al niaj membroj, lokaj grupoj kaj kunlaborantaj asocioj, ke ĉi-jare ili kombinu la festadon de ambaŭ aranĝoj.


Zamenhof ripete emfazis la gravecon de plena partopreno en la internacia vivo en spirito egaleca – sen diskriminacio religia, rasa, kaj... lingva. Li mem plurfoje aludis al tiuj idealoj, kiuj fine trovis lokon en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.


“Absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj en la praktiko estas plene ebla,” Zamenhof asertis post la Bulonja kongreso de 1905. En sia “Deklaracio de Hilelisto” li skribis, ke “ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj,” kaj ke “en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan, naturan kaj nedisputeblan rajton, paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj konfesi kian religion li volas” – sed tion fari en harmonio kun tiuj kiuj praktikas alian lingvon aŭ alian religion.


En multaj lokoj, ekzemple en sia parolado en Londono en 1907, Zamenhof firme identigis sin kun samaj idealoj kiel tiuj deklaritaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

  

Eĉ antaŭ la oficiala akceptiĝo de la Deklaracio, Universala Esperanto-Asocio metis en sian statuton aludon al la homaj rajtoj kiel esencaj kondiĉoj por ĝia laboro. Paragrafo 5 de la nuna statuto deklaras, ke “bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.”


Tra la jaroj – en niaj eldonaĵoj, niaj kongresoj, niaj mesaĝoj al niaj membroj kaj la Esperanto-movado ĝenerale – ni emfazis la gravecon de la Deklaracio por la paca kaj libera disvolviĝo de la internacia komunumo.


Pro sia sindediĉo al la internacia vivo, la libera interŝanĝo de personoj kaj de ideoj, kaj la forigo de ĉiuj formoj de diskriminacio, inkluzive de la lingva, la Esperanto-movado, kaj precipe UEA, estas modelo, ekzemplo, kaj heroldo de la paca internacia vivo. Dialogo plibonas ol armiloj, kaj egaleca dialogo plibonas ol diskriminacia.


Kion fari por festi tiujn du specialajn tagojn? Niaj aŭstraj kolegoj jam montras la vojon: ĉi-sabate en Vieno, kunlabore kun la Pola Kulturinstituto, ili festos kaj la pacon kaj ĝian sekvanton Zamenhof, ligante la Zamenhof-Tagon kun la 70-jariĝo de la Deklaracio. Eble vi povus similan aferon fari. Ni proponas jenajn ekzemplajn agadojn:


- Instigi al legado kaj pli funda interkonatiĝo kun la teksto de la Deklaracio, kies Esperanto-traduko troviĝas ĉe https://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/Language.aspx?LangID=1115 kune kun la aliaj 512 tradukoj faritaj ĝis nun; kaj kiu ankaŭ estas trovebla en la libreto Fundamento de Homaj Rajtoj (2016),


- Dediĉi vian lokan kunvenon al la Deklaracio, eble per laŭtlegado de kelkaj paragrafoj,


- Alvoki al simila agado ĉe aliaj lokaj kluboj,


- Mencii la datrevenojn en sociaj medioj,


- Skribi gratulan mesaĝon al via nacia Asocio pri UN menciante kaj la Deklaracion kaj la rolon de Zamenhof,


- Sendi similan leteron al vialanda UNESKO-Komisiono,


- Atentigi pri, kaj kontribui al, filmprojekto de UN, lanĉita de la Ĝenerala Sekretario Antonio Guterres: https://www.un.org/en/udhr-video/. Temas pri alvoko al registrado de filmetoj en kiuj oni laŭtlegu artikolon de la Deklaracio en sia lingvo kaj diskonigu ĝin ĉe sociaj retoj, uzante la kradvortojn #StandUp4HumanRights #RightsOutLoud. La plej kvalitajn vi povus sendi al la projektaj respondeculoj, tiel ke iu el ili eventuale aperu ĉe Youtube.


El Gazetaraj Komunikoj de UEA

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio