Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Batalu kontraŭ plastaj rubaĵoj! UN alvokas agadon tutmondan!
2018-12-06

En la ĉefsidejo de UN, post la gazetara konferenco, kunfotiĝis (laŭvice de maldekstre ĝis dekstre) Mari Skare, konstanta vic-reprezentanto de Norvegio en UN, María Fernanda Espinosa, prezidanto de la 73a Ĝenerala Asembleo de UN, kaj Gaston Browne, ĉefministro de Antigvo-Barbudo. (Fotita de Li Muzi el Xinhua-novaĵagentejo)


La 4-an de decembro, María Fernanda Espinosa, prezidanto de la 73a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, anoncis komencon de la agado kontraŭ plastaĵa poluado en la mondo. La aktivado estas lanĉita de Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, Antigvo-Barbudo, Norvegio kaj aliaj organizoj kaj landoj. Ĝi celas: unue, malmultigi plastajn rubaĵojn en UN-sistemo; due, kunlabori kun UN-membroj kaj UN-organizoj por altigi la konscion de la publiko tra la tuta mondo.


En la gazetara konferenco, okazinta en la ĉefsidejo de UN, Espinosa diris, ke 80% de plastaĵoj por unufoja uzo finfine eniĝos en la maron, kaj laŭ la kalkulo, ĝis la jaro 2050, la maro havos pli da plastaĵoj ol fiŝoj. La oficejo de la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo plenforte subtenos la agadon. Ŝi esperis, ke en la oficejoj de UN ne plu aperos nereuzebla plastaĵo, kaj nun UN jam havas la planon.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio