Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konkurso por krei novan kunlaborejon por nia komunumo
2018-12-05

 

Kion?


La Estraro de UEA, en la klopodo igi la Asocion pli demokratia, kreos novan forumon por faciligi la komunikadon kaj kunlaboron inter la esperantistaro kaj nia Asocio. Ĝi estos la oficiala kunlaborejo de UEA, kie ĉiu esperantisto havos eblecon aktivi proksime de la Estraro kaj niaj diversaj komisiitoj kaj kunlaborantoj. Samtempe, la Estraro havos eblecon koni novajn agadproponojn.


En la forumo estos pluraj kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj, organizitaj laŭteme, kie laborgrupoj diskutos ideojn kaj proponojn, cele al konkretaj agadoj en kunlaboro kun UEA. Ĝi konservos ĉiujn proponojn kaj ideojn laŭ organizita kaj facile retrovebla maniero. La plano celas respondi al malkontentoj pri la nunaj komunikejoj.


Kaj vi?


Se vi fakas pri retejo-kreado, prezentu vian proponon kaj enspezo-deziron por la kreado de tiu forumo kaj monatan enspezon por zorgi pri la retejo dum unu jaro (per kontrakto renovigebla por pliaj periodoj).


Se vi ne estas komputilisto, sed volas uzi tiun kunlaborejon, prezentu viajn ideojn pri la dezirataj rimedoj de la forumo.


Kia?


•La forumo havu similan strukturon al http://forumo.esperanto.net kun kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj kun la jenaj trajtoj: 

•Ĝi estu malfermita al ĉiuj por legado, sed ĝi postulu aliĝon por skribado. 

•Ĝi ebligu krei plurajn kategoriojn de forumanoj, kiuj havos aliron al specialaj partoj de la forumo. 

•Ĝi ebligu taksadon de komentoj fare de la membroj. 

•Ĝi donu poentojn aŭ stelojn al membroj laŭ pozitiva taksado de legantoj. 

•Dezirindas, ke bonaj komentoj pli supre montriĝu en la fadenoj (www.kialo.com

•Ĉiuj registritaj forumanoj rajtu komenti afiŝojn, sed nur forumanoj kun iu minimuma poentaro rajtu krei novajn afiŝojn. 

•Nur membroj de UEA kun alta poentaro rajtu krei novajn rubrikojn kaj administri kategoriojn aŭ rubrikojn. 

•Estu facile formatigi tekston, kiel en Word. 

•Estu facile aldoni bildojn per kopio kaj algluo, aŭ per alŝutado al la forumo, sen la neceso de alŝutado al ekstera retejo. 

•Ĝi ebligu al administranto la sendadon de avertoj kaj specialaj komunikoj al la forumanoj per retmesaĝo. 

•Ĝi ebligu la abonon de fadenoj (por ricevi retpoŝte novajn komentojn). 

•Estu robot-kontrolo (“captcha”), por kontroli, ke abonas nur homoj.


Kiel, kiam?


La limdato por prezenti vian proponon estas la 10-a de januaro 2019. Por kandidatiĝi, bonvolu sendi bazan grafikan ideon kaj planon pri la strukturo de la retejo.


La Estraro de UEA decidos pri la gajninta propono.


La gajninto de la konkurso kun UEA devos liveri la retejon plene funkcianta, adaptita al la petoj de la Estraro kaj preta ene de 30 tagoj post la anonco de la gajninto, kiam la verkinto ricevos la pagon por ĝia kreado. Tridek tagojn post la livero de la retejo, la verkinto ricevos la unuan monatan pagon, kondiĉe, ke li/ŝi plenumu la plibonigojn petitajn de la Estraro dum la periodo.


Por pliaj informoj, se vi havas demandojn, aŭ por sendi vian proponon skribu al cid.emilio@gmail.com


El Gazetaraj Komunikoj de UEA

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio