Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping renkontiĝis kun portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa
2018-12-05

La 4-an de decembro (laŭ la loka tempo) en Portugalio Xi Jinping, prezidento de Ĉinio, renkontiĝis kun Marcelo Rebelo de Sousa, prezidento de Portugalio. La du ŝtatestroj konsentis preni la 40an datrevenon de stariĝo de ĉin-portugalaj diplomatiaj rilatoj kiel novan historian startpunkton por antaŭenpuŝi novajn atingojn en ĉin-portugala amika kunlaboro kaj skribi novan ĉapitron de la rilatoj inter la du landoj.



Xi diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Portugalio venas de malproksima antikveco. Dum la pasintaj 39 jaroj, la du landoj ĉiam komprenis, respektis kaj fidis unu la alian, kaj kunlaboris por reciproka profito. Malgraŭ la severa internacia situacio, la duflankaj kunlaboroj kaj rilatoj stabile disvolviĝis. Ĉinio alte taksas, ke Portugalio ĉiam sekvis la principon pri unu Ĉinio, kaj volas daŭrigi reciprokajn komprenon kaj subtenon pri kernaj demandoj, kiuj postulas gravan zorgon. La du flankoj devas striktigi altnivelajn interŝanĝojn, plifortigi interŝanĝojn inter dulandaj registaroj, leĝdonaj instancoj, partioj, lokaj administracioj kaj popoloj por firmigi la dulandan politikan bazon. Kun la subskribo de memorando de kompreno pri kunlaboro kadre de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kiel la turnopunkto, la du landoj devas plifortigi kunlaboron.


Rebelo de Sousa diris, ke la portugal-ĉinaj rilatoj havas longan historion kaj reciprokan konon, kiuj estas firmaj bazoj por disvolviĝo de duflankaj rilatoj. La venonta jaro markos la 40an datrevenon de portugal-ĉinaj diplomatiaj rilatoj. Portugalio volas profundigi kunlaborojn en la kampoj de ekonomio kaj komerco, financo, kulturaj interŝanĝoj ktp. Kaj Portugalio bonvenigas ĉinajn kompaniojn fari pli vastan investadon en Portugalio.


Rebelo de Sousa diris ankaŭ, ke Portugalio subtenas la iniciaton "La Zono kaj Vojo" kaj volas fariĝi eŭropa nodo de la teraj kaj maraj silkvojaj komercaj itineroj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio