Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina prezidanto Xi Jinping ricevis oran ŝlosilon de la urbo Madrido
2018-11-29

La 28-an de novembro, en la urbodomo de Madrido, ĉefurbo de Hispanio, ĉina prezidanto Xi Jinping ricevis la oran ŝlosilon de la urbo Madrido.



Manuela Carmena, urbestro de Madrido, diris, ke pro la pli intimaj rilatoj inter Madrido kaj Ĉinio, Printempa Festo de Ĉinio jam fariĝis grava festivalo ŝatata en Madrido. La ĉi-foja vizito de Xi alportas pliajn ŝancojn por kunlaboro inter Madrido kaj Ĉinio. Madrido esperas havi pliajn komunikadojn kaj kunlaborojn kun Ĉinio.


Xi diris en sia parolado, ke li tre ĝojas pro sia vizito al Madrido kaj ricevas la ŝlosilon donacitan de la urbo. "Tio estas ne nur honoro al mi, sed ankaŭ reprezentas amikecon de hispanoj al ĉinoj. Mi esperas, ke tiu ŝlosilo pli malfermos la pordon de komunikado kaj amikeco inter Ĉinio kaj Hispanio."


Redaktoro: Gao Shuyuan 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio