27 EU-gvidantoj subskribis interkonsenton pri brita retiriĝo |
2018-11-27 |
En mateno de la 25a, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk deklaris, ke dum EU-pintkunveno en Bruselo, 27 gvidantoj de EU-ŝtatoj ĉiuj konsentis kaj subskribis la projekton de interkonsento pri brita retiriĝo el EU, kaj pli diskutis pri la rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Britio en estonteco. Antaŭ la pintkunveno de EU-gvidantoj, Brita ĉefministro Theresa May verkis publikan leteron al la brita popolo, kun la promeso, ke Britio havos “brilan estontecon”post la retiriĝo, kaj li instigas homojn subteni la realigon de la retiriĝo. La interkonsento poste iros al brita parlamento por esti traktata. Redaktoro: Zhao Wenqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |