Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Spertoj de Liberkomerca Eksperimenta Zono de Ĉinio
2018-11-23


Jen kelkaj mirindaj datumoj: la nombro de postulataj materialoj por starigi entreprenojn kun eksterlandaj investoj estas reduktita de pli ol dek al nulo; la bezonata tempo estas mallongita de 8 labortagoj al unu; la tempo por deklaro de varoj mallongiĝis de unu tago al duonhoro kaj tiu por deklaro de ŝipoj, de 2 tagoj al nur 2 horoj; pli ol 38 mil en- kaj eksterlandaj entreprenoj starigis 72 mil liberkomercajn kontojn, kaj la reguligitaj kontoj per valutoj enlanda kaj eksterlanda akumule atingis 25.9 bilionojn da juanoj, kovrante 161 landojn kaj regionojn... 


La 29-an de septembro 2013, estis inaŭgurita Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono, kio markis la komencon de la esploro de Ĉinio pri liberkomerca zono. En la lastaj 5 jaroj, la Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono akiris multajn spertojn, kaj antaŭenpuŝis faciligojn por komerco, investado kaj kontrolado. 


Konstrui mekanismon pri administrado de eksterlandaj investoj


Unu tagon post la ekfunkciado de Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono, estis publikigita la unua administra mekanismo de Ĉinio pri aliro de eksterlandaj investoj, kiu reduktis kaj nuligis limigojn de aliro de eksterlandaj investoj, kaj simpligis rilatan administradon, tiel la malfermo fariĝis pli travidebla. 


Samtempe, Ŝanhajo plivastigis merkatan aliron kaj kampojn por eksterlanda investo. Ĝis junio de la kuranta jaro jam efektiviĝis pli ol 2 600 projektoj cele al vastigo de malfermeco. 


Lanĉi liberkomercan konton kaj starigi novigajn financajn sistemojn


Post 5-jara konstruado, laŭ la ĝeneralaj postuloj de la altnormaj internaciaj komercaj kaj investaj reguloj, Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono sinsekve estigis novigajn financajn sistemojn por provizi liberkomercajn kontojn per diversaj financaj servoj.


Sukcese apliki solan fenestron por internacia komerco, kaj iom post iom realigi faciligon de kontrolado


La Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono plenumas formalaĵojn pri ŝipaj eniroj kaj eliroj per la sola fenestro, kaj trarompis limigojn de tempo kaj spaco per elektronika subskribo kaj surreta sendado, tiel la tempo mallongiĝis de unu tago al nur 2 horoj. Post prezento de siaj materialoj per reta platformo, rilata entrepreno povas legi respondon de administra fako en la platformo. Tiel realiĝis kunhavo de datumoj inter entrepreno kaj administra fako, kaj inter administraj fakoj, realiĝis ankaŭ plenumado de formalaĵoj pri internacia komerco per sola surreta platformo.


Pri simpligo de administrado, la liberkomerca zono reduktis ekzamenojn kaj aprobojn, plibonigis procedurojn kaj malaltigis la sojlojn por novigo kaj entreprenado de entreprenoj per aprobo-nuligo, registrado, sciigo kaj promeso ktp..


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio