Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭgurita art-ekspozicio en Madrido, Hispanio
2018-11-23


La 21-an de novembro laŭ la loka tempo, en Madrido, ĉefurbo de Hispanio, inaŭguriĝis art-ekspozicio kaj forumo pri dialogo inter ĉina kaj okcidenta artoj. La ekspozicio prezentis artajn verkojn de preskaŭ 20 ĉinaj nuntempaj artistoj. 



La verkoj inkluzivas artaĵojn faritajn el silko, jado, metalo, ŝtofo, papero, ligno, batiko kaj aliaj artaj materialoj. La prezentado de la artaj verkoj celas priesplori la rilatojn inter tradiciaj ĉinaj kulturaj rimedoj kaj kreado de moderna arto, disvolvi la "artistan moralecon", interpreti la "eĥon" de ĉinaj kaj okcidentaj civilizacioj de la du dimensioj, nome tempo kaj spaco, kaj ankaŭ plifortigi artan interŝanĝon inter la du popoloj. 


Pli ol 100 ĉinaj kaj hispanaj artistoj, homoj el politika, komerca kaj amaskomunikila rondoj partoprenis la forumon. La ekspozicio de artaj verkoj daŭros ĝis la 25-a de novembro. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio