Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Du verkoj de ĉina prezidanto Xi Jinping estis lanĉitaj en Argentino
2018-11-23


Antaŭtagmeze de la 20-a de novembro laŭ la loka tempo, en Palaco de la Kongreso de Argentina Nacio okazis lanĉa ceremonio de la libroj Liberiĝo de Malriĉeco kaj Zhejiang, Ĉinio: Nova Versio pri Disvolviĝo en la hispana lingvo, verkitaj de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj seminario pri regadoj de Ĉinio kaj Argentino, kiujn partoprenis ĉirkaŭ 150 gastoj el Ĉinio kaj Argentino, inkluzive de Jiang Jianguo, vicministro de Departemento pri Informado de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Luis Petri, vicprezidanto de la Argentina Ĉambro de la Deputitoj, Carmen Polledo, prezidanto de Argentin-Ĉina Amika Grupo, kaj Yang Wanming, ĉina ambasadoro al Argentino. 


Luis Petri kaj Carmen Polledo diris en paroladoj, ke okaze de plua disvolvado de la rilatoj inter Argentino kaj Ĉinio, ĉina flanko sendis la librojn Liberiĝo de Malriĉeco kaj Zhejiang, Ĉinio: Nova Versio pri Disvolviĝo en la hispana lingvo, kio havas specialan signifon. La argentina popolo elkore admiras grandegajn disvolvajn atingojn de Ĉinio en la nova epoko, akiritajn sub la gvido de prezidanto Xi, kaj internacian reputacion de la lando. Liberiĝo de malriĉeco kaj antaŭenpuŝo de disvolvado ankaŭ estas gravaj celoj de argentina prezidento Mauricio Macri en lia prezidenteco. Ili kredas, ke la du verkoj de prezidanto Xi estos grava inspiro. 


Redaktoro: Kang Caiqi  


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio