Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Liberkomerca zono faciligas investadon
2018-11-22


Dum longa tempo post reformo kaj pordmalfermo, eksterlanda investo ankoraŭ devas esti aprobita de la registaro antaŭ eniri Ĉinion. Tiu aprobo postulas ne nur multajn dokumentojn, sed ankaŭ longan atendadon.


Post fondiĝo de Ŝanhaja Liberkomerca Eksperimenta Zono en 2013, komenciĝis reformo de administraj rimedoj por eksterlanda investo. Wang Shouwen, vicministro de Ĉina Ministerio pri Komerco, esprimis ke post la reformo, plejparto de firmaoj posedataj de eksterlandanoj povas establiĝi post registriĝo, sen bezono de aprobo. Firmaoj sendas dokumentojn interrete, kaj post nelonge registriĝas. Fonditaj en 2015, la liberkomercaj eksperimentaj zonoj en Guangdong, Fujian kaj Tianjin ankaŭ faris tian reformon.


Sekve, la reformo de administraj rimedoj disvastiĝas en la tuta Ĉinio. La aŭtoritatoj pri komerco ŝanĝis la malnovan sistemon al nova, kiu funkcias ĉefe per registriĝo kun helpo pri aprobo. La tempo por registriĝo mallongiĝis de 20 tagoj al malpli ol 3 tagoj. Pli ol 97% de la firmaoj posedataj de eksterlandanoj estas fonditaj per registriĝo. 


Danke al tiu reformo, firmaoj de aliaj landoj vidas la plibonigon kaj la belan estontecon de investa cirkonstanco en Ĉinio, kaj havas pli grandan emon investi en Ĉinio.


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio