Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Satelita reto Beidou-III kovros la landojn laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" antaŭ la jarfino
2018-11-21


La 19an de novembro estis lanĉitaj, en Xichang-a Satelit-lanĉa Centro, la lastaj du satelitoj, la 18a kaj la 19a, por Beidou-III ĉijare. La 19 satelitoj konsistigas la bazon de la monda reto. Antaŭ la jarfino ili liveros navigadon por la landoj kaj regionoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".


Beidou-sistemo kovras Pakistanon, Saud-Arabion, Birmon kaj aliajn 30 landojn laŭlonge de "La Zono kaj Vojo". "Beidou estas malferma sistemo. Ĝi apartenas al Ĉinio kaj la tuta mondo. Ĝi estas grava infrastrukturo por la nacia ekonomio kaj tiu por liveri koordinatojn de tempo kaj spaco al la homaro," diris Chi Jun, ĉefo de la projekto Beidou-III.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio