Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis en Pekino jara konferenco de Ĉina Asocio de Tradukistoj
2018-11-21


En la 19-a de novembro, Ĉina Asocio de Tradukistoj, sub la gvido de Ĉina Internacia Eldona Grupo, okazigis sian jaran konferencon en Pekina Internacia Konferenca Centro.


La konferenco celas starigi platformon por kunlaboro kaj interŝanĝo de lingvaj servoj, kaj tiel faciligi komunikadon inter Ĉinio kaj la mondo.


Partoprenis en la konferenco reprezentantoj de internaciaj kompanioj, universitatoj, institutoj kaj rilataj komercaj asocioj el Ĉinio, Usono, Britio, Rusio, Germanio, Norvegio, Sud-Koreio, Japanio kaj Egiptio.


Kevin Quirk, prezidanto de Internacia Federacio de Tradukistoj, partoprenis en la konferenco kaj faris paroladon. Dum sia parolo, li diris ke Ĉina Asocio de Tradukistoj atestis ne nur la ŝanĝon de Ĉinio alprenita de la politiko reformo kaj pordmalfermo, sed ankaŭ la grandan kontribuon de profesia tradukado al la sukceso de reformo kaj pordmalfermo. Li kredas ke estonte ĉinaj tradukistoj faros pli multajn kontribuojn por antaŭenigo de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj donos pli da alt-kvalitaj servoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio