Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Filipina amaskomunikilo: Estas granda honoro por ni aperigi artikolon de ĉina prezidanto Xi Jinping
2018-11-21

La 19-an de novembro, la artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping sub la titolo "Kunkreado de nova estonteco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj" aperis en filipinaj amaskomunikiloj. Estas la unua fojo, ke artikolo de fremdlanda ŝtatestro estas publikigita en la ĵurnalo Manila Bulletin, fondita antaŭ 118 jaroj kaj vendata en la tuta lando, kun taga averaĝa vendokvanto de 500 mil ekzempleroj.


Filipinaj junulinoj Mary (maldekstre) kaj Ross legas la ĵurnalon Manila Bulletin, en kiu aperis la artikolo de prezidanto Xi. Fotis Zhao Yipu el la ĵurnalo Renmin Ribao.


Laboranto de presejo dum legado de artikolo de prezidanto Xi (Foto de Zhao Yipu, raportisto de la ĵurnalo Renmin Ribao)


Post apero de la artikolo sur la ĵurnalo, la ĉefredaktoro de ĝia unua paĝo, Isabel Leon, rakontis al ĵurnalisto: "La artikolo de prezidanto Xi estas varme diskutata inter miaj kolegoj. Ni sentas honoron pro aperigo de tiu grava artikolo en nia ĵurnalo. Multaj legantoj ankaŭ telefonis al ni por gratuli."


"Kiel la unua leganto de la artikolo, mi tre emociiĝas!" Leon diris, ke ĝis tagmezo de la 19-a de novembro, la ĵurnalo Manila Bulletin preskaŭ tute disvendiĝis. "Hodiaŭ la vendokvanto de la ĵurnalo certe superos tiun de antaŭaj labortagoj." 


Manila Bulletin, fondita en la jaro 1900, estas la anglalingva ĵurnalo kun plej longa historio en Filipinoj. Tio estas la unua fojo por tiu ĵurnalo kun 118-jara historio aperigi artikolon de fremdlanda ŝtatestro antaŭ lia vizito al Filipinoj. "La rilatoj inter Filipinoj kaj Ĉinio estas tre gravaj. Ĉinio ĉiam helpas nian landon, do ni devas tre atenti la artikolon de prezidanto Xi," diris Crispulo Icban, distribuanto kaj ĉefredaktoro de la ĵurnalo. 


"Mi estas ĉiam la unua kiu vidas nian ĵurnalon. Mi respondecas nur pri kontrolado de ĝia pres-kvalito kaj kutime ne legas ĝian enhavon, tamen ĉi-foje mi atente legis la artikolon de prezidanto Xi." Tion diris Elmer, ĉefa kontrolisto, kiu laboras en la presejo por pli ol 30 jaroj. Li diris ankaŭ: "Tre bone! La vizito de prezidanto Xi estas granda honoro por ni, kaj pli granda honoro estas, ke filipinanoj povas legi tiun bonan artikolon per nia ĵurnalo."


"Ni tre ĝojas, ke Manila Bulletin aperigis la artikolon de prezidanto Xi. Tio estas honoro de la ĵurnalo kun 118-jara historio", Herminio Coloma, eksa ministro pri gazetaro de filipina prezidentejo kaj plenuma vicprezidanto de Manila Bulletin, diris al ĵurnalisto, ke li kredas ke tiu artikolo helpos pli da filipinanoj koni Ĉinion kaj la rilatojn inter Ĉinio kaj Filipinoj, kaj plue antaŭenpuŝos dulandan kunlaboron.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio