Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Festu la Universalan Tagon de la Infano ĉi-marde!
2018-11-20


La Universala Tago de la Infano estis starigita en la jaro 1954. Oni ĉiujare festas ĝin la 20-an de novembro por antaŭenigi internacian kunecon, konsciiĝon inter infanoj tutmonde, kaj plifortigon de la bonfarto de infanoj.


La 20-a de novembro estas grava tago: en tiu tago en 1959 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis la Deklaracion de la Rajtoj de la Infano. Je la sama tago en 1989 la Ĝenerala Asembleo akceptis la Konvencion pri la Rajtoj de la Infano.


Gepatroj, instruistoj, flegistoj kaj kuracistoj, registaraj gvidantoj kaj aktivuloj en la civila socio, religiaj kaj komunumaj eminentuloj, entreprenistoj kaj informmediaj profesiuloj, kune kun gejunuloj kaj infanoj mem, povas ludi gravan rolon en taŭga konsciigo pri la Universala Tago de la Infano en la propraj socioj, komunumoj kaj nacioj.


Kaj esperantistoj, kiuj estas kunligantoj de la homoj trans naciaj kaj generaciaj limoj, povas aparte atentigi pri la situacio de infanoj tra la mondo per interveno ĉe la supre menciitaj personoj.


Ĉi-jare, la mondo bluiĝas! La organizantoj de la Tago ĉe UN petas, ke, okaze de la tago, oni portu bluajn vestojn – en solidareco kun la celo, ke ĉiu infano en la mondo povu frekventi lernejon, povu resti fizike sekura, kaj povu plenumi sian tutan potencialon.


Pludonu la mesaĝon, per sociaj medioj, per viaj personaj geamikoj esperantistaj kaj neesperantistaj, per leteroj en la gazetaro. Kaj diru “Dankon” ĉi-tage al almenaŭ unu instruisto aŭ alia profesiulo kiu okupiĝas pri infanoj!


Por trovi pliajn ideojn kaj informojn, turnu vin al www.unicef.org/world-childrens-day  


Verkis: la teamo de UEA ĉe UN

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio