Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Charles Abel: Ĉinio estas la plej sincera amiko de Papu-Nov-Gvineo
2018-11-16

Internacia Kunvena Centro en Papu-Nov-Gvineo (Foto de Lü Xiaowei, raportisto de Xinhua-Novaĵagentejo)


La Internacia Kunvena Centro en Portmoresbo estas la plej granda projekto helpe konstruita de Ĉinio en la regiono de pacifikaj insul-landoj. Por akcepti la 26an Neoficialan Kunvenon de Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) tie en novembro, la ĉina registaro liveris multe da subtenoj kaj helpoj, kaj renovigis la kunvenan centron.



Lastmonate en Portmoresbo, ĉefurbo de Papu-Nov-Gvineo, okazis la ceremonio pri transdono de aŭtobusoj. 94 aŭtobusoj estis donacitaj de Ĉinio al Papu-Nov-Gvineo por uzo dum la kunveno de APEK, kaj post tio ili daŭre servos en urba trafiko kaj batalo kontraŭ incendio kaj oportunigos lokanojn.


La vojo inter la internacia flughaveno Jacksons de Portmoresbo kaj la domego por la kunveno de APEK estas ebena, sen obstakloj. Lokanoj diris, ke la naŭ-kilometra ekspresa aŭtovojo estis rekonstruita lastatempe de ĉina kompanio kaj servos por la kunveno de APEK.


La projekto estis plenumita de Ĉina Haven-inĝenierada Kompanio en Papu-Nov-Gvineo. Tio estas ĝia 22a projekto ekde ĝia ekfunkciado, antaŭ sep jaroj, en la lando. La ĝenerala direktoro Wang Yanyu diris, ke la kompanio plenumis help-projektojn en diversaj landoj. En tiuj projektoj Ĉinio liveras teknikajn subtenojn kaj servojn por ke tiuj lokoj bone disvolviĝu. En Papu-Nov-Gvineo la kompanio kreis pli ol 5 000 laborpostenojn.



Laboristino Mayili laboris en la kompanio dum kvar jaroj. Ŝi diris, ke la salajro el la ĉina kompanio donas al ŝi stabilan vivon kaj dume ŝi akiris lertecon pri sia laboro.


En Portmoresbo ĵurnalisto vizitis ankaŭ Akademion Butuka, kio estas la unua help-projekto farita de la ĉina urbo Shenzhen, ĝemela urbo de Portmoresbo, kaj finkonstruita en aŭgusto. En la kampuso ĵurnalisto trovis klasĉambrojn kun avangardaj ekipaĵoj, grandan kaj helan multfunkcian halon, tuj-enloĝeblajn triĉambrajn apartamentojn por instruistoj, ĉinstilajn korton, lanternojn kaj pentraĵojn.


Charles Abel, vic-ĉefministro kaj trezoristo de Papu-Nov-Gvineo, diris: "Ĉinio estas la plej sincera amiko de Papu-Nov-Gvineo. Sen subteno kaj helpo de Ĉinio, la preparo por la kunveno de APEK ne povis glate iri. Ni esperas havi pli da tiaj amikoj."


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio