Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fotoekspozicio "Bela Papu-Nov-Gvineo, Bela Ĉinio" inaŭguriĝis en Portmoresbo
2018-11-16

La 12-an de novembro, Guo Weimin (la 1-a de maldekstre), vicestro de Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Bernard Kipit (la 2-a de maldekstre), urbestro de Portmoresbo, kaj aliaj gastoj vizitis la ekspozicion.


La 12-an de novembro en Universitato de Papu-Nov-Gvineo, en Portmoresbo, inaŭguriĝis fotoekspozicio "Bela Papu-Nov-Gvineo, Bela Ĉinio", kune aranĝita de Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Ĉina Ambasadorejo en Papu-Nov-Gvineo kaj Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj gastigita de la redakcio de Ĉina Bildo kaj Universitato de Papu-Nov-Gvineo. La inaŭguran ceremonion de la fotoekspozicio ĉeestis Guo Weimin, vicestro de Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Bernard Kipit, urbestro de Portmoresbo, David Kombako, vic-direktoro de Universitato de Papu-Nov-Gvineo, Chen Shi, vic-ĉefredaktoro de Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj aliaj pli ol 100 ĉinaj kaj alilandaj gastoj.


La 12-an de novembro, lokanoj de Portmoresbo vizitis la ekspozicion. Fotis Lü Xiaowei, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua. 


Loĝantoj de Portmoresbo dum vizito de la fotoekspozicio, la 12-an de novembro


Portmoresbanoj vizitantaj la ekspozicion, la 12-an de novembro


La fotoekspozicio, kun la ĉeftemo "Akceli amikecon kaj kune progresi", enhavas pli ol 100 fotojn fotitajn de dulandaj fotistoj. La fotoj, kiuj temas pri naturo, kulturo kaj interŝanĝo inter homoj, prezentas ne nur naturajn pejzaĝojn, apartajn kulturojn kaj modernan disvolvadon de la du landoj, sed ankaŭ iliajn atingojn pri ekonomio, komerco, kulturo kaj turismo, profitante de la iniciato "La Zono kaj Vojo". La ekspozicio daŭros ĝis la 16-a de novembro. 


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio