Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Nova mejloŝtono de la amikeco inter Brunejo kaj Ĉinio" -- Diversrondaj personoj de Brunejo atendas la viziton de ĉina prezidanto Xi Jinping
2018-11-16


Invitita de Bob Dadae, ĝenerala guberniestro de Papu-Nov-Gvineo, Peter O'Neill, ĉefministro de la lando, Hassanal Bolkiah, estro de sultanlando de Brunejo, kaj Rodrigo Duterte, prezidento de Filipinoj, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtataferan viziton al tiuj tri landoj inter la 15-a kaj la 21-a de novembro. Brunejanoj de diversaj rondoj esprimis sian atendon pri la alveno de Xi, kaj esperas ke la vizito plue firmigos la politikan interfidon, vastigos pragmatajn kunlaborojn inter ambaŭ flankoj kaj profundigos kulturajn interŝanĝojn kaj kunagojn.


La eksa estro de la oficejo pri muzeo sub la bruneja ministerio pri kulturo, junularo kaj sporto diris: "La amikaj interŝanĝoj de Brunejo kaj Ĉinio havas longan historion. En antikveco, la du landoj jam faris negocojn laŭ la mara silka vojo. Ĉi-foja vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping fariĝos nova mejloŝtono por la amikeco inter Brunejo kaj Ĉinio." Li diris ankaŭ: "La ĉina iniciato 'La Zono kaj Vojo', aktualigis la signifon de antikva surmara silkvojo. De la pasintaj mil jaroj, ĉinoj alportas al Brunejo komercajn ŝipojn kaj riĉecon, tute malsame al okcidentaj koloniistoj. Nun la mara silkvojo de la 21-a jarcento refoje kunligas la du landojn kun longhistoria civilizacio, kaj alportos al nia lando prosperon."


La ĝenerala direktoro de bruneja anglalingva ĵurnalo Borneo Bulletin diris, ke li ĉiam atentas pri la disvolvado de Ĉinio kaj ĉiutage rigardas koncernajn informojn. "Ĉinio estas afabla al siaj najbaroj. La vizito de ĉina prezidanto Xi montras, ke Ĉinio egale rigardas kaj traktas la landojn grandajn kaj malgrandajn, tio montras la grandanimecon kaj malfermecon de ĉinaj ŝtatgvidantoj."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio