Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis funebra ceremonio por ĉina laborantaro dum la unua mondmilito en Francio
2018-11-15


La 11an de novembro, okaze de la 100a datreveno de la fino de la unua mondmilito, en Nolette-tombejo, Noyelles-Sur-Mer de norda Francio, okazis funebra ceremonio por ĉinaj laborantoj, kiuj mortis en Francio dum la unua mondmilito.


Estro de la delegacio pri elmigradaj aferoj de ĉina provinco Shandong, sinjoro Wu Guan, esprimis, ke dum la unua mondmilito ĉinaj laborantoj estis dungitaj al Eŭropo. Ili okupiĝis pri peza kaj danĝera fiziklaboro, kaj multaj mortis pro milito aŭ malsano. La klopodo de ĉinaj laborantoj akcelis la finon de la milito kaj kontribuis al la repacigo de Eŭropo kaj la mondo.


La urbestro de Noyelles-Sur-Mer, Jean-Louis Desmarest ripetis la paroladon de franca prezidanto Emmanuel Macron en la memorfestado de la militfino. La urbestro diris, ke ni revidis la historion por memori la oferon kaj kontribuon de ĉinaj laborantoj por paco, memori la kruelecon de milito, gardi pacon kaj daŭrigi la amikecon. La loka registaro daŭre klopodas por konservi la ateston de la historio. 


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio