Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis premiera ceremonio de "Ĉarma Papu-Nov-Gvineo" kaj "Hodiaŭ"
2018-11-14

Kunvenejo de premiera ceremonio


La 12-an de novembro en Papu-Nov-Gvineo okazis premiera ceremonio de la dokumenta filmo "Ĉarma Papu-Nov-Gvineo", farita de Ĉina Centra Televidstacio (ĈCTV), kaj la novaĵ-programero "Hodiaŭ". La ceremonion ĉeestis Guo Weimin, vicestro de la Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Xue Bing, ĉina ambasadoro en Papu-Nov-Gvineo, Wang Dongmei, sekretario de sekretariejo de Ĉina Asocio de Ĵurnalistoj, Jerry Agus, estro de departemento pri turismo de Papu-Nov-Gvineo, kaj ĵurnalistoj el Ĉinio kaj Papu-Nov-Gvineo.


La 50-minuta dokument-filmo "Ĉarma Papu-Nov-Gvineo" havas du partojn. Ĝi estos elsendita per dokument-filma kanalo de ĈCTV en la 16-a kaj 17-a de novembro. La filmo temas pri socio, ekonomio, kulturo kaj medio de Papu-Nov-Gvineo. La programero "Hodiaŭ" estas provo de kunlaboro inter ĈCTV kaj alilandaj amaskomunikiloj por diskonigi Ĉinion kaj la mondon. ĈCTV kunlaboros kun Ŝtata Radi-Televida Stacio de Papu-Nov-Gvineo kaj ĝia televidstacio Click por plenumi la programeron "Hodiaŭ" kaj prezenti ĝin en Papu-Nov-Gvineo.


Reprezentantoj de lokaj amaskomunikiloj diris, ke kuna produktado de la filmo kaj programero utilos al la dulandaj popoloj por pliigi reciprokajn interkomprenon kaj fidon, kaj akcelos dulandajn kunlaborojn en kulturo, ekonomio kaj aliaj kampoj.  


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio