Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis donac-agado "Lumo kaj Libroj" en Papu-Nov-Gvineo
2018-11-14

Lernanto de Waigani-a Element-lernejo donacas pentraĵon al Guo Weimin (meze), vicministro de la Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.


En la 12-a de novembro, okazis donac-agado, nomita "Lumo kaj Libroj", de Pekina Fonduso MW sub Ĉina Internacia Eldona Grupo, en Waigani-a Element-lernejo de Papu-Nov-Gvineo.


Lernanto de Waigani-a Element-lernejo donacas pentraĵon al Chen Shi (maldekstre), vicĉefredaktoro de Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj honora prezidanto de la konsilantaro de Pekina Fonduso MW.


Oni donacis ne nur lernejanajn sakojn, skribilaron kaj aliajn lernouzaĵojn, sed ankaŭ mult-funkciajn tablolampojn funkciigitaj per sunenergio, kiuj estas tre utilaj por lokaj lernejanoj kiuj ne povas lerni dum vespero pro manko de elektro.    


Partoprenis en la aktiveco Guo Weimin, vicministro de Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. En sia parolado li montris, ke junie ĉi-jare, ĉina prezidanto Xi Jinping, dum renkontiĝo kun Peter Charles Paire O'Neill, ĉefministro de Papu-Nov-Gvineo, emfazis ke la du landoj devas profundigi la amikecon kaj plivastigi la komunikadon kaj kunlaboron inter la du popoloj por ke ili plue partoprenu en disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj profitu de tio. La ĉi-foja aktiveco celas kreskigi amikecon inter la du popoloj kaj doni helpon al lernantoj en iliaj lernado kaj kreskado.



Lernantoj de Waigani-a Element-lernejo ĝoje dancas por bonvenigi gastojn el Ĉinio.


Lernantoj kaj instruistoj donacis siajn pentraĵojn al ĉinaj gastoj por danki ilin. 


Gastoj el Ĉinio kaj lernantoj de Waigani-a Element-lernejo.


Laŭ raporto, la aktiveco jam okazis en pluraj disvolviĝantaj landoj, inkluzive de Kamboĝo, Laoso kaj Ruando, kaj estis varme bonvenigita de rilataj popoloj.


Redaktoro: Gao Shuyuan


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


 


 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio