Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gates diskonigis en Pekino “novepokan necesejon” sen kloaka kanalo
2018-11-12


Bill Gates, usona miliardulo kaj filantropo, ĉi-marde diskonigis en Pekino ĵus inventitan “novepokan necesejon”, kiu ne bezonas akvon nek ligon al kloaka kanalo, nur kemiaĵon por transformi fekojn en sterkon.


Gates diris, ke tradicia necesejo forpelas ekskrementon per akvo. Tamen tiu nova necesejo ne ligiĝas al ajna kanalo. Ĝi uzas kemiaĵon por trakti pisaĵon kaj fekon kaj forbruligi ilin.


Kiel unu el la kreintoj de Mikrosofto, Gates ĉeestis la importan ekspozicion en Ŝanhajo antaŭ unu tago, kaj estas unu el la gravaj gastoj de la ekspozicio. Li aplaŭdis tutmondiĝon kaj la liberan komercan sistemon, kiuj realigis la “novepokan necesejon”.


En intervjuo de Reuters marde, li diris: "Mi konvinkiĝas, ke komerco permesas al ĉiu lando disvolvi sian avantaĝon."


La ekspozicio prezentas 20 purigilojn kun alta teknologio, kiuj celas forigi danĝerajn bakteriojn kaj eviti malsanojn. Opinias Bill Gates, ke tia “novepoka necesejo”, kiu kunigis multajn novigajn teknologiojn, fariĝos ŝlosilo por estonta neceseja revolucio. Espereble ĝi ankaŭ promocios la "necesejan revolucion" en Ĉinio.



Gates diris, ke post kelkjara inventado, la "novepoka necesejo" estos finfine lanĉita en la merkato. Ĝi eble kostas nur kelkcent usonajn dolarojn, ideale nur 500.


Foto el Gates-Fondaĵo


Foto el Gates-Fondaĵo


Foto el Gates-Fondaĵo


Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio