Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Afrikaj ĈIIE-partoprenantoj laŭdis la teman paroladon de Xi Jinping
2018-11-09

La 5-an de novembro en Ŝanhajo, Ĉinio, inaŭguriĝis la unua ĈIIE. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis ĝian inaŭguron kaj faris paroladon kun la temo "Kunkonstruu novigeman kaj inkluzivan mondan ekonomion".


La 5-an de novembro en Ŝanhajo, Ĉinio, inaŭguriĝis la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Ĝi, la unua ŝtatnivela ekspozicio pri importado en la mondo, altiris vastan atenton de Afriko. Produktoj de preskaŭ 200 entreprenoj el pli ol 40 afrikaj landoj troveblas en la ekspozicio, kiun ĉeestis multaj gvidantoj kaj reprezentantoj de registaroj kaj firmaoj de afrikaj landoj. Afrikaj landoj esperas profiti la ŝancon de ĉi-foja ekspozicio por plu eniri en ĉinan merkaton.


Ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon kun la temo "Kunkonstruu novigeman kaj inkluzivan mondan ekonomion" en la malferma ceremonio. Li deklaris al la mondo la firman sintenon de Ĉinio por antaŭenigo de ekonomia tutmondiĝo, kaj prezentis la firman paŝon de la lando por plivastigo de malfermo. Tio estas laŭdata de afrikaj partoprenantoj. 


Vinod Madhavan, oficisto de la Norma Banka Grupo de Sud-Afriko, estas stimulita de la parolado de Xi Jinping pri ĉina persisto en la malferma strategio de reciproka profito kaj gajno kun la mondo. Li rimarkigis, ke tio helpos afrikajn landojn plue partopreni en la tutmonda ekonomia disvolvado. Li opinias, ke ĈIIE donos al Afriko gravan ŝancon por partopreni en la tutmonda komerca ĉeno kaj kreskigi eksportadon. 


Ĉefa administranto de la kompanio Nat-Effect en Lesoto diris, ke li multe atentas la teman paroladon de Xi Jinping en la malferma ceremonio, kaj tre konsentas pri lia deklaro, ke "homoj de ĉiuj landoj dividu la rezultojn de ekonomia tutmondiĝo kaj tiujn de kresko de la monda ekonomio", kaj "Ĉinio senĉese sekvos malferman strategion de reciproka profito kaj kungajno". 


Li aldonis, ke en la monda ekonomia dispozicio estas multaj evoluantaj landoj de Afriko, inter kiuj iuj ankoraŭ estas relative postiĝintaj en ekonomia disvolvo. Sed tio ankaŭ signifas, ke prezoj en multaj lokoj de Afriko estas malaltaj kaj iliaj produktoj estas relative bonprezaj. Kompare kun la evoluintaj landoj en Eŭropo, kie la merkataj strukturoj estas relative fiksaj, la potencialo de la ĉina merkato estas tre granda. Li esperas, ke pli da ĉinaj restoracioj kaj kuirejoj povos uzi la specialajn agrikulturajn produktojn el Lesoto. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio