Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malta ĉefministro: ĈIIE estas evento kiu kreas novan historion
2018-11-07


La 4-an de novembro, ĉina raportisto intervjuis maltan ĉefministron Joseph Muscat, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion (ĈIIE). En la intervjuo, li diris: "Mi sentas, ke Ĉinio dissendas al la mondo fortan signalon kiu estas neneglektebla de registaroj, popoloj kaj firmaoj de diversaj landoj. En la pasintaj kelkdekaj jaroj, Ĉinio estis rigardata kiel granda eksporta lando kaj produktejo de diversaj varoj por la mondo. Nun, en la internacia komunumo, senĉese aperas argumentoj pri tarifo, komerca protektado kaj libera komerco. Nun, Ĉinio okazigas la ekspozicion, kiu temas pri importo, kaj invitas la firmaojn, kiuj volas eniri en la ĉinan merkaton, por plivastigi la pordmalfermon. Tio havas eksterordinaran signifon."


Pri la iniciatoj de Ĉinio, ekzemple "La Zono kaj Vojo", Malto ĉiam subtenas kaj fariĝis grava membro de ili. La lando estas ankaŭ fondinto-membro de Azia Infrastruktura Invest-Banko. Muscat diris: "Ni rigardas Ĉinion kiel grava partnero. Mi kredas, ke investoj kaj de ŝtataj kaj de privataj entreprenoj de Ĉinio estas egale gravaj en Malto." En la ekspozicio, la lando prezentas kunlaboran manieron direktitan de servo kaj loĝistiko. La ĉefministro diris: "Mi sentas, ke ĉio montrata ĉi tie estas ekscita. Laŭ longperioda vido, tre eble ĝi estas okazaĵo kiu kreas novan historion. Kaj tio fariĝos grava vojo por estonta disvolvado."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio