Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mi kaj Ĉinio -- Ne mankis ŝanĝiĝoj eĉ depost 2012
2018-11-06


Post longa intervalo en 2012 mi denove venis al Ĉinio, ĉi-foje ne por ĝin viziti sed por loĝi kaj labori ĉi tie. La lando intertempe multege ŝanĝiĝis, tiel ke estis malfacile kredi ke temas pri unu sama lando. En miaj memoroj el la 1980-aj jaroj la flughaveno de Pekino estis tre modesta, plejparte nur kelketaĝa konstruaĵo, kaj tie videblis nur ĉinaj aviadiloj.  Kiam mi denove venis al la sama flughaveno en 2012, mi trovis ĝin supermoderna kaj grandega. Kiam mi atingis la centran parton de la urbo per aŭto ŝoforata de nova kolego, mi vidis multe da same kolosaj konstruaĵoj. Se mi provas rememori simile masivajn konstruaĵoj el la 1980-aj jaroj, al mia kapo venas nur la Tian'anmen-pordego kaj la Pekina Hotelo.


Nun mi estas en la kvartalo Qianmen, mi fakte ĉi tie jam en 1986. Tiam la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Pekino. Mi nun rememoras ke mi vizitis tiun ĉi lokon merkrede, do, estis la kongresa ekskursa tago. Pli multo de la kongresanoj vizitis la Grandan Muron en tiu tago, sed, ĉar mi jam estis tie du jarojn antaŭe, mi preferis viziti aliajn lokojn. Do, kun kelkaj geamikoj, mi vizitis la Tiananmen-pordegon, la Pekinan Hotelon, kaj fine venis ĉi tien, al la kvartalo Qianmen.


Antaŭe tiu ĉi kvartalo absolute ne estis tia kia ĝi nun estas. Nun ni havas tian grandan straton, sed tiam estis nur tre malgrandaj stratetoj, kaj ne estis tiaj luksaj vendejoj... Mi timas ke nun la aĵoj vendataj ĉi tie devas esti tre multekostaj... Dum tiuj 34 jaroj, okazis multe da grandaj ŝanĝiĝoj en Ĉinio. Ĉi foje mi vensi al Ĉinio antaŭ 6 jaroj, eĉ dum tiuj 6 jaroj, okazis multe da ŝanĝiĝoj. Mi volas mencii unu ekzemplon, tio estas poŝtelefono. Kiam venis en Pekino, mi havis ne saĝtelefonon, sed simplan poŝtelefonon, kaj por pagi la kotizon, mi aĉetis karton ĉe iu strata gazeta kiosko, kaj lelefonis al mia fiksita telefonnumero kaj pagis. Sed antaŭ kelkaj jaroj, pli kaj pli fariĝis malfacile trovi tiun karton, en multaj kioskoj oni diris “ni ne havas...” Kio okazis mi ne komprenis. Sed post kiam mi aĉetis mian unuan saĝpoŝtelefonon, mi komprenis, nun ĉinoj ne uzas tiun karton, oni simple pagas per la pagilo en la poŝtelefono... Tio estas nur unu el multaj ŝanĝiĝoj kiuj okazis en Ĉinio dum la lastaj 6 jaroj.


Oni tamen ne nur pagas sian poŝtelefonan kotizon. Per tiaj pag-aplikaĵoj oni povas pagi ĉion. Fakte en la dua filmeto ni jam parolis pri la servo de kunluigaj bicikloj, kiu fariĝis ebla dank' al saĝtelefono. Eblas mencii multajn similajn ekzemplojn. Antaŭe mi iris al banko por pagi elektron, gason kaj akvon. Nun ne plu necesas fari tion. Per kelkfoja klikado jam finiĝas la afero. Vi povas mendi servon liveri manĝaĵon al via hejmo, kaj mendi taksion. Se ankaŭ viaj geamikoj uzas la saman aplikaĵon de servo de sociaj retoj kiel WeChat, vi povas tre facile sendi monon aŭ ĝin ricevi pere de la aplikaĵo. La posedanto de mia nuna loĝejo estas en Usono por unu jaro aŭ simile, sed mi facile, nur ene de sekundoj povas sendi la luprezon per la aplikaĵo de WeChat.


Nuntempe ne malofte Ĉinio estas la lando, kie oni unuafoje en la mondo provas diversajn novajn teknikojn kaj ideojn. En la unua filmeto mi diris, ke antaŭe aŭ eĉ nun Ŝanhajo estis aŭ estas la avangarda urbo de Ĉinio, sed nuntempe Ĉinio mem ne malofte estas la avangarda lando de la mondo. Tio certe estas ne neglektinda rezulto de la 40-jara reformo kaj pordomalfermo de Ĉinio. Por la tuta mondo necesos daŭre sekvi kien tiu ĉi avangarda lando kondukos sin per siaj novaj politikoj de reformo kaj pordomalfermo. 


(Usui Hiroyuki)


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio