Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiajn ŝancojn Ĉina Internacia Importa Ekspozicio alportas al ASOAL?
2018-11-06


La 5an de novembro en Nacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro de Ŝanhajo inaŭguriĝis la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Pli ol 3 600 entreprenoj el 172 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj ĉeestas la ekspozicion.


Tajlando, Malajzio, Indonezio kaj aliaj entute dek landoj el la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) ĉeestas la ekspozicion, interalie Indonezio kaj Vjetnamio estas ĉefaj gastolandoj. Kiajn ŝancojn la eksterordinara ekspozicio alportas al ASOAL-landoj por eksporti al Ĉinio?


Najbaraj landoj profitas multe


Xu Ningning, plenuma direktoro de Ĉin-ASOAL-a Komerca Konsilio, diris: "ASOAL-landoj prenas la ekspozicion kiel bonan ŝancon por gajni profiton. ASOAL estas la plej granda profitanto de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Defendi plurflankismon kaj sistemon de internacia komerco konformas al niaj komunaj interesoj."


Ĉinio estas la monda fabriko, kies produktoj estas vendataj tutmonde, kaj ĝi estas ankaŭ monda konsum-merkato. La konsuma postulo de ĉinoj kreskas plu. Ekzemple, ĉinaj fabrikoj, kiuj produktas tujtrinkeblan kafon, grandkvante importas mezgrandajn kafgrajnojn el ASOAL-landoj. "Vjetnamio, Birmo, Laoso, Indonezio, Filipinoj kaj aliaj ASOAL-landoj estas riĉaj je mezgrandaj kafgrajnoj, kaj la jara produktado de kafgrajnoj el tiuj landoj estas inter la plej grandaj en la mondo. Ili atendas ĉinan rimedon pri plivastigo de importado," diris Xu Ningning.


ASOAL volas pli partopreni en ĉina merkato


Xu Ningning emfazis, ke la mondo estas en la periodo de grandaj disvolvo, reformo kaj ĝustigo, kaj la ekonomia tutmondigo profunde disvolviĝas. Dependeco inter Ĉinio kaj ASOAL-landoj plistriktiĝas.


ASOAL-landoj estas la tria plej granda komerc-partnero de Ĉinio jam de sinsekvaj pluraj jaroj. La komerca sumo inter Ĉinio kaj ASOAL rekorde kalkuliĝis al 514,8 miliardoj da usonaj dolaroj en 2017, kreskis je 13,8% kompare kun tiu en la antaŭa jaro. Ĉinio ne sekvas favoran komercan saldon kun ASOAL, kaj laŭeble malkreskigas la favoran saldon kun Vjetnamio, Indonezio kaj aliaj ASOAL-landoj. En la lastaj kvin jaroj, Ĉinio elspezis pli ol bilionon da usonaj dolaroj je aĉetoj el ASOAL, kaj estis grava celloko de eksportado de ASOAL-landoj. Ĉinio volas, ke pli da ASOAL-landoj partoprenu en la ĉina merkato kaj profitu per kunlaboro.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio