Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandaj amaskomunikiloj komentis paroladon de Xi Jinping en ĈIIE: Decido pri plia vastigo de pordmalfermo
2018-11-06

La 5an de novembro en Nacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro de Ŝanhajo inaŭguriĝis la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis ĝian malfermon kaj faris paroladon. Fotis Zheng Liang el Ĉina Interreta Informa Centro.


La 5an de novembro en Nacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro de Ŝanhajo inaŭguriĝis la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE). Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis ĝian malfermon kaj faris paroladon. Li emfazis kundisvolvon de novigema, inkluziviga kaj malferma ekonomio de la mondo kaj deklaris novajn rimedojn de Ĉinio por plivastigo de malfermo. Fremdlandaj amaskomunikiloj komentis, ke ĈIIE kaj la parolado de prezidanto Xi montras la decidon kaj sincerecon de Ĉinio pri plia malfermo, konservo de libera komerco kaj antaŭenigo de ekonomia tutmondigo.


La brita novaĵ-agentejo Reuters raportis en la sama tago, ke prezidanto Xi diris, ke la ekonomia tutmondigo suferas zigzagojn, estas baritaj plurflankismo kaj la sistemo de libera komerco, ankoraŭ restas nestabilaj kaj necertaj faktoroj, sekve pliiĝas riskoj. Xi pensas, ke malfermo kaj kunlaboro estas grava movforto por vigligi internacian komercon. Ĉiuj landoj devas sekvi malfermon kaj interligon, vastigi reciprokan disvolv-spacon kaj fortigi politikan kunordigon de makroekonomio.


La usona ĵurnalo The Wall Street Journal diris samtage, ke prezidanto Xi promesis, ke Ĉinio plivastigos pordmalfermon, starigos tabulon de scienc-teknologia renovigo en Ŝanhaja Borso, provos registran sistemon por borstabeligitaj kompanioj, kaj daŭre plibonigos la bazan sistemon de kapitala merkato.


La usona novaĵ-agentejo Bloomberg News komentis, ke prezidanto Xi promesis plie redukti importajn tarifojn kaj malfermi la enlandan merkaton de Ĉinio, kio forte kontrastas la politikojn de usona prezidento Trump pri komerca protektismo.


La financa kaj ekonomia kanalo de la usona novaĵ-agentejo CNBC komentis, ke post kiam Trump estis elektita kiel usona prezidento, prezidanto Xi triafoje staris sur la monda scenejo, kaj reasertis oponon kontraŭ komerca protektismo kaj prezentis figuron de Ĉinio kiel subtenanto de internacia malferma merkato kaj fortigo de kunlaboro.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio