Itala ambasadoro en Ĉinio: Italio montras al ĉina popolo fruktojn de la kunlaboroj inter ambaŭ landoj |
2018-11-06 |
Lastatempe, Ettore Sequi, itala ambasadoro en Ĉinio, ricevis intervjuon de ĉina raportisto. Li diris, ke Italio partoprenas en la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Li diris: "Ni kredas, ke la ekspozicio estas la plej bona montrado celebre al la 40-a datreveno de reformo kaj pordomalfermo de Ĉinio." Italio starigis pavilonon en la ekspozicio por montri al ĉina popolo fruktojn de ambaŭlandaj kunlaboroj kaj bonan perspektivon de daŭra kunlaborado. La lando prezentas al la ekspozicio ekipaĵojn altteknikajn, medicinajn kaj aliajn, kaj ankaŭ bongustaĵojn. Li diris, ke Italio havas multajn bonkvalitajn produktaĵojn kaj atendas pluan kunlaboron kun pli da ĉinaj firmaoj. Italio volas montri siajn sciencteknikajn ekipaĵojn kaj kreivecon. Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |