Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La internacia komunumo: ĈIIE prezentas ĉinajn starpunkton kaj fidon pri plua malfermo
2018-11-05

Vespere de la 4-a de novembro, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj lia edzino Peng Liyuan okazigis bankedon por bonvenigi gastojn el diversaj landoj, kiuj venis al la 1-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

 

De la 5-a ĝis la 10-a de novembro en Ŝanhajo, Ĉinio, okazas la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), kiu estas la unua grandskala ŝtatnivela ekspozicio pri importado en la mondo, kaj altiris atentojn de la internacia komunumo.


"La unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio prezentis malferman sintenon de Ĉinio al la mondo," diris Denis Valentinovich Manturov, ministro pri industrio kaj komerco de Rusio. Li opinias, ke ĉi-foja ekspozicio prezentas al rusaj entreprenoj gravajn fenestrojn por eniri en ĉinan merkaton, kaj fariĝos nova ŝanco por kresko de rusa-ĉina komerco.


Margarete Schramböck, ministro pri scienco, esploro kaj ekonomio de Aŭstrio, inaŭguris la aŭstran pavilonon. Ŝi diris: "Ĉinio estas grava komerca partnero de Aŭstrio kaj unu el la plej gravaj futuraj merkatoj de la lando. Ni ne povas perdi grandajn ŝancojn en la ĉina merkato." Ŝi aldonis, ke la ekspozicio sendube estas freŝa platformo por eŭropaj entreprenoj plifortigi kunlaborojn kun Ĉinio. Ŝi esperas, ke okaze de sia prezidanteco de Eŭropa Unio, Aŭstrio volas plifortigi la komercajn rilatojn kun Ĉinio por ke aŭstraj entreprenoj plu eniru en ĉinan merkaton per ĉi-foja ĈIIE.   


"Ni kredas, ke ĈIIE kreos pli multajn kaj pli bonajn ŝancojn por ekonomiaj kunlaboroj inter partoprenantaj landoj," diris estro de Hungara Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj Komerco pri Ĉinaj Aferoj, "La hungara registaro donas grandan gravecon al sia partopreno en ĈIIE kaj estas tre honorita esti honora gasto. Ni esperas prezenti la sorĉon de hungaraj produktoj kaj servoj al ĉinaj konsumantoj per la ekspozicio, kaj Hungario esperas fariĝi unu el la plej gravaj komercaj partneroj de Ĉinio en Eŭropo."


Fawad Chaudhry, ministro pri informado kaj radio-dissendado de Pakistano, rimarkigis ke ĈIIE estas granda evento, kiun politikaj kaj komercaj rondoj de Pakistano tre atentas, kaj estas grava por antaŭenigi la ekonomian disvolvadon de la lando. La pakistana registaro klopodas por grandigi eksportadon kaj plibonigi sian rangon en internacia komerco. La ekspozicio helpos pli da pakistanaj komercistoj kompreni la ĉinan merkaton. Estas atendate, ke pli da pakistanaj produktoj povos atingi ĉinajn konsumantojn en la estonteco. 


"La tuta Afriko estas preta por kunlabori kun Ĉinio", diris oficisto de Agentejo de Ekonomia Evoluado de Norda Kabo. Invito al investado estas la ĉefa celo de lia vojaĝo al Ĉinio. "Ni esperas, ke pli da produktoj de Sud-Afriko povos esti eksportitaj al Ĉinio, kaj altiri pli da investoj al Sud-Afriko."


Vicestro de Investa kaj Komerca Agentejo de Pollando diskonigis, ke pola delegacio, gvidata de tri ministr-nivelaj oficistoj, konsistas el reprezentantoj de 80 entreprenoj. "Okazigo de la unua ĈIIE prezentis la sintenon de Ĉinio por plifortigi ekonomiajn kaj komercajn rilatojn kun diversaj landoj de la mondo. En la situacio de ekkreskanta protektismo, Ĉinio elsendis siajn starpunkton kaj fidon pri plua malfermo."


Stephen Perry, prezidanto de Brita 48-Grupa Klubo, rimarkigis, ke dum la lastaj jaroj la komerco inter Britio kaj Ĉinio daŭre disvolviĝis. Ĉinio plimultigis siajn importojn el Britio. La du-vojaj investoj inter Britio kaj Ĉinio ankaŭ evidente pliiĝis. La rilato inter la du landoj eniris en "oran epokon", kaj Britio devas kapti la ŝancon kaj plu disvolviĝi en la ĉina merkato. Por Britio, nun estas la plej bona momento por kunlaboro. 


Michael Borchmann, eksa ĉefo de la departemento pri eŭropa kaj internaciaj aferoj en Hesio, Germanio, opinias ke reprezentantoj de registaroj kaj komercaj rondoj de la mondo partoprenas en ĈIIE, kaj tio signifas, ke la ekspozicio estas vaste atentata tutmonde. Li diris, ke malferma monda ekonomio kongruas kun la komunaj interesoj de la tuta homaro. La okazigo de ĈIIE estas grava iniciato de Ĉinio por plua malfermo, kaj ankaŭ estas favora por la tuta homaro. 


Redaktoro: Kang Caiqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio