Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekina opero memore al la ĉina-japana traktato
2018-11-05


Memore al la 40-jara jubileo de la Ĉina-Japana Traktato pri Paco kaj Amikeco, en la fino de oktobro kaj en la komenco de novembro en Japanio turneis speciala trupo de pekina opero de la Ŝanhaja Teatra Akademio. La trupo, kiu konsistis el instruistoj kaj studentoj de la akademio, prezentis diversajn fragmentojn de pekina opero en Tokio, Osaka, Kioto kaj Oita. La trupon akceptis la Konfuceaj Institutoj de la universitato Obirin, la Industria Universitato de Osaka, la universitato Ritsumeikan kaj la azi-pacifika universitato Ritsumeikan.






La prezentado en la universitato Ritsumeikan, en la nordokcidenta parto de la iama antikva ĉefurbo Kioto, havis lokon posttagmeze de la 30-a de oktobro. Antaŭ la komenco de la prezentado oni anoncis, ke la aktoroj, kiuj jam sin prezentis en Tokio kaj Osaka, fakte iom ĝeniĝis pro la tre serioza kaj kvieta sinteno de la japana publiko, malsame ol la ĉina, kiu kutime tre aktive esprimas siajn sentojn per aplaŭdoj kaj eĉ krioj. Pro tiu admono la spektantoj en Kioto montriĝis pli viglaj en la reagoj al la prezentado, tiel forigante la frustriĝon de la aktoroj kaŭzitan de la kulturaj diferencoj inter la du landoj. 


Raportita de USUI Hiroyuki


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio