Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Horacio Licon, vicprezidanto de GHP: Mi esperas, ke ni partoprenos ĉinajn disvolv-dividendojn per la importa ekspozicio
2018-11-02

Horacio Licon, vicprezidanto de Granda Houston-a Partnereco (GHP) de Usono, diris, ke la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio montras pluan plivastigon de malfermo de Ĉinio. Komercistoj el Houston ĉeestos en la ekspozicio, esperante plifortigi interligon kun la ĉina merkato kaj partopreni disvolvajn dividendojn de Ĉinio.


Licon estros delegacion el 15 homoj al Ŝanhajo por la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Li diris, ke Ĉinio estas la monde dua plej granda ekonomio kaj la dua plej granda komerca partnero de Houston. Ĉiu agado, kiu povas akceli la komercajn rilatojn inter Houston kaj Ĉinio, estas ŝlosila.



Li diskonigis, ke al la ekspozicio estos 12 houston-aj entreprenoj pri alt-tekniko, fabrikado, energio, loĝistiko kaj agrikulturo. Inter ili, iuj negocis en Ĉinio kaj deziras pliigi komercadon per la ŝanco, kaj aliaj esperas debuti en la ĉina merkato.


Parolante pri sia atendo pri la ekspozicio, Licon volas persone sperti la komercan medion de Ĉinio kaj aŭskulti ĝian disvolv-planon pri komerco, por partopreni disvolvajn dividendojn de Ĉinio.


Licon diris, ke en la lastaj jaroj rapide disvolviĝis komerco inter Houston kaj Ĉinio. Pasintjare la komerca sumo inter la du flankoj kalkuliĝis al 18,8 miliardoj da usonaj dolaroj. En la antaŭaj ses monatoj ĉi-jare, la cifero atingis preskaŭ 13 miliardojn da usonaj dolaroj.



Pri komercaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, Licon diris, ke nuntempe diskuti pri la komercaj rilatoj inter la du landoj estas aparte grave. Li opinias, ke okazigo de la importa ekspozicio povas starigi bonan platformon por plifortigi reciprokan fidon kaj komercon inter la du landoj. "Ni ĉeestos en la ekspzocio por esploro. Se la ĉina registaro decidos okazigi la duan importan ekspozicion, mi pensas, ke ni ĉeestos ankaŭ," diris Licon.


Kun historio de pli ol 170 jaroj, GHP estas grava komerca organizo en Houston. Ĝi servas al pli ol 1 200 membro-entreprenoj kun la celo kunordigi fortojn de la membroj, kune solvi lokajn defiojn kaj akceli regionan kreskon kaj komercan disvolvadon.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio