Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis la Internacia Forumo pri Reformo kaj Pordmalfermo kaj Reduktado de Malriĉeco
2018-11-02

Huang Kunming, ministro de Informada Departemento de la Centra Komitato de KPĈ, faras paroladon en la forumo. 


La 1-an de novembro, en Pekino, malfermiĝis la Internacia Forumo pri Reformo kaj Pordomalfermo kaj Reduktado de Malriĉeco en Ĉinio. Huang Kunming, ministro de la Informada Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉeestis la malferman ceremonion, legis gratulan mesaĝon de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj faris paroladon.  


Huang Kunming diris, ke la gratulo de Xi Jinping montras, ke la ĉina registaro donis grandan gravecon al la forumo. La gratulo samtempe profunde malkaŝis la neordinaran procezon kaj valorajn spertojn pri reduktado de malriĉeco en Ĉinio, kaj deklaris, ke Ĉinio pretas labori kun la internacia komunumo por fari novajn kontribuojn al malriĉec-reduktado de la homaro.


Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, ankaŭ sendis gratulan mesaĝon al la forumo. Prezidanto de Monda Banko, estro de Disvolva Programo de Unuiĝintaj Nacioj kaj prezidanto de Internacia Fonduso por Agrikultura Disvolvado respektive faris paroladojn en la malferma ceremonio.


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio