Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio ekfunkcias kiel deĵoranta prezidanto de la Sekureca Konsilio de UN
2018-11-01

La 31-an de oktobro, Lu Kang, proparolanto de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, parolis en la regula gazetara konferenco. 


La 31-an de oktobro, Lu Kang, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, anoncis en la regula gazetara konferenco, ke ekde la 1-a de novembro, Ĉinio oficiale transprenis la deĵorantan prezidantecon de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Kiel deĵoranta prezidanto, Ĉinio aktive antaŭenigos la procezon por politike solvi regionajn aferojn laŭ la celoj kaj principoj de Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj kaj ludos gravan rolon por konservado de mondaj paco kaj sekureco. 


Lu Kang rimarkigis, ke laŭ rilataj tagordoj, en novembro, la Sekureca Konsilio de UN okazigos plurajn kunvenojn por trakti aferojn kiel la situacioj en Sirio, Libio, Irako, Libano, Mezoriento, Bosnio-Hercegovino, kaj Sahelo. Kiel deĵoranta prezidanto, Ĉinio ankaŭ konsideras okazigi publikan kunvenon de la Sekureca Konsilio de UN, kiu temos pri plifortigo de multflankismo kaj rolo de UN en la nuntempa situacio, kaj pri paco kaj sekureco en Afriko. "Ni nun diskutas kun aliaj membroj de la Sekureca Konsilio pri la laborplano en novembro."


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio