Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vicministro pri eksterlandaj aferoj de Belorusio: la signifo de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio superis la kategorion de negocado
2018-10-31


Lastatempe, H.E. Andrei Dapkiunas, vicministro pri eksterlandaj aferoj de Belorusio, estis intervjuita pri la partopreno de la lando en la 1-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Li diris, ke Belorusio sentas, ke la okazigo de la ekspozicio fare de Ĉinio estas brava ago, ĉar malfermo de sia merkato al fremdaj produktaĵoj postulas grandajn povon kaj kuraĝon. Precipe, nuntempe, senĉese stariĝas komercaj baroj kaj okazas komercaj punoj. La ĉina ekspozicio estas por disvolvado en la estonteco. Tio havas gravan signifon ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por la mondo. Krom komerca malfermo oni ne havas alian vojon aŭ elekton. La informoj transigitaj de la ekspozicio multe superis kategorion de ekonomio kaj komerco. Kaj tio ĝuste estas la kialo de la atento de Belorusio pri la ekspozicio.


Li diris, ke la ekspozicio estas ege grava por Belorusio. Laŭplane, en la ekspozicio partoprenos ĉirkaŭ 70 firmaoj de la lando, ĉefe agrikulturaj firmaoj. La viandaj kaj laktaj produktaĵoj de Belorusio estas konataj en la mondo, kaj pro la ŝanco, rilataj produktaĵoj estos alportitaj al Ŝanhajo kaj ĉinaj amikoj povos ilin gustumi. Li diris: "Ni vendos al ĉinaj amikoj la monde unuaklasajn kaj plej bonajn produktaĵojn."


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio