Metroa vagonaro de "smurfoj" al la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio |
2018-10-31 |
En la 20-a de oktobro aperis sur la 2-a linio de ŝanhaja metroo interesa vagonaro sur kiu pentriĝis smurfoj. Ĝi veturos al la eksponejo de la 1-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. La vagonaro de "smurfoj", kiel la unua ĉeftema vagonaro por la ekspozicio, estas kune farita de la ĉina grupo Lingang kaj la belga haveno Zeebrugge por diskonigi la ekspozicion. Ĉi-jare estas la 60-a datreveno de naskiĝo de "smurfoj". Oni alportis smurfojn, simbolo de belga kulturo, en la ekspozicion por montri la amikecon inter Ĉinio kaj Belgio kaj aldoni koloron al la ekspozicio. Redaktoro: Xie Ruifeng Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |