Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eksterlanda amaskomunikilo: Ĉinio restos kiel la plej granda kontribuanto al tutmonda MEP-kresko en la venontaj 5 jaroj
2018-10-31


Laŭ raporto de eksterlanda amaskomunikilo, rilataj statistikoj montras ke en la venontaj kvin jaroj la kresko de la tutmonda Malneta Enlanda Produkto (MEP) estos je almenaŭ 3.6%, kaj Ĉinio restos kiel la plej granda kontribuanto al tiu kresko.


La 29-an de oktobro, la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao citis raporton de usona Novaĵ-Agentejo Bloomberg News kaj menciis la prognozon publikigitan en tiu ĉi monato, ke la tutmonda MEP realigos averaĝan jaran kreskon je 3.7% inter 2018 kaj 2020, falos al 3.6% inter 2021 kaj 2023, kaj superos 100 bilionojn da usonaj dolaroj en 2022. 


Laŭ la longtempa antaŭvido de Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo, Ĉinio daŭre estos la plej granda kontribuanto al tutmonda MEP-kresko. Ĝis 2023, la antaŭvidita kontribuo de Ĉinio al tutmonda MEP-kresko leviĝos de 27.2% al 28.4%. 


Redaktoro: Kang Caiqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio