Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Afrika amaskomunikilo: La unua Importa Ekspozicio en Ĉinio -- granda ŝanco por komerco
2018-10-31


Partoprenantoj el la tuta mondo, inkluzive de oficistoj kaj kompaniaj estroj, esprimis sian volon partopreni en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), kiun ili rigardas kiel grandan ŝancon por komerca disvolvado. La ekspozicio okazos de la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝanhaja Nacia Centro por Ekspozicioj kaj Kunvenoj. "Ni estas pretiĝantaj por la ekspozicio... Ni atendas ĝin kun espero. Ni prezentos niajn plej ekscitajn aŭtojn kaj nian unuan elektran Sport-Utilan Veturilon." Tion deklaris respondeculo de internacia aŭto-kompanio. 


Ministro de Komerco kaj Industrio de Sud-Afriko, Rob Davies, diris, ke ili prepariĝas por eniri ĉinan merkaton per ĈIIE. Davies, kiu gvidos la delegacion de Sud-Afriko al la ekspozicio, diris, ke ĉi-foje li aparte diskonigos al Ĉinio ŝlosilajn sektorojn de Sud-Afriko, precipe produktadon de vino. "En ĈIIE, ni enfokusigos agrikulturon kaj agrikulturajn produktaĵojn. Mi pensas, ke la evento kunvenigos aĉetantojn. Laŭ mia scio, estos miloj da aĉetistoj, kiuj venos ĉefe el Ĉinio kaj ankaŭ aliaj partoj de la mondo." Diris Davies.


La indonezia komerca departemento laŭdis la ekspozicion kiel bona platformo por vendi varojn eksterlanden. "Kiel grava parto de eksporto-akcelado, tia ŝanco gravas por ni. Ĉinio preparas la unuan internacian importan ekspozicion por eksterlandaj eksportantoj kiuj deziras eksporti siajn varojn al Ĉinio." Diris Shinta Kamdani, vicprezidanto de la Indonezia Ĉambro de Komerco. "Lastatempe, eĉ nia prezidanto klopodas por diskonigi bonajn indoneziajn varojn al ĉinaj konsumantoj per interreto."


Aŭtoro: Michael Ike Dibie

Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio