Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandaj fakuloj: "La Zono kaj Vojo" aldonas novan movforton al ekonomioj de Azio, Eŭropo kaj la tuta mondo
2018-10-30


Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping esploris en Guangdong. Li diris, ke li vizitas Guangdong por retrorigardi la historian procezon de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj puŝi ilin antaŭen.



Andrei Ostrovski, vicprezidanto de la Instituto de Malproksim-Orientaj Studoj de Rusia Akademio de Sciencoj, diris, ke reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio estas montrata ankaŭ en la disvolvado de "La Zono kaj Vojo". Ĝi aldonas novan movforton al ekonomio de Azio, Eŭropo kaj la tuta mondo, kaj diversaj lokoj de la mondo pli strikte dependos unuj de la aliaj.


Stephen Perry, prezidanto de la 48-Grupa Klubo el Britio, diris, ke Ĉinio persistas en sia disvolva vojo en kompleksa internacia medio, ne timas malfacilojn kaj danĝerojn, senĉese esploras por fari novigon, kaj akiris atingojn. Ĉinio emas amplekse profundigi reformon, plivastigi malfermon, subteni liberan komercon kaj ekonomian tutmondiĝon, kaj dediĉas sin al disvolvado de malferma monda ekonomio. Tio antaŭenigos disvolvadon de Ĉinio kaj helpos altigi la mondan ekonomion.



Pierre Picquart, fakulo pri ĉinaj aferoj el la Oka Universitato de Parizo, diris, ke la parolado de prezidanto Xi en Guangdong montras decidon kaj aŭdacon de Ĉinio por profundigi reformon kaj pordmalfermon, kaj li estis kortuŝita. Nun sur la fono de leviĝo de komerca protektismo kaj izolismo, la parolado de prezidanto Xi ĝustatempe eligis al la internacia komunumo la signalon de Ĉinio pri malfermo, inkluziveco kaj kungajno kun la mondo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio