Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shinzo Abe: Disvolvado de Ĉinio estas grava ŝanco por Japanio
2018-10-25

Septembre, Abe Shinzo kaj Xi Jinping renkontiĝis en Vladivostoko


Ĉi-jare estas la 40-a datreveno de subskribo de Traktato de Paco kaj Amikeco inter Ĉinio kaj Japanio, kaj ankaŭ la 40-a datreveno de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. Shinzo Abe esprimis, ke la Traktato de Paco kaj Amikeco inter Japanio kaj Ĉinio estas bazo de japan-ĉinaj rilatoj, kiun oni devas memori. Dum la lastaj 40 jaroj, Japanio kunlaboris kun Ĉinio per registara subtenado kaj interpopola investado.


Abe diris, ke en la lastaj 40 jaroj Ĉinio havis rimarkindan evoluon kaj fariĝis la dua plej granda ekonomio en la mondo. Nun la sumo de komercado inter Japanio kaj Ĉinio estas ĉirkaŭ 300 miliardoj da usonaj dolaroj. La ekonomio de la du landoj jam estas nedisigebla. Sendube, la ekonomia disvolvado de Ĉinio estas grava ŝanco por Japanio kaj la tuta mondo, pro tio ĝi estas bonvena.


Laŭ Abe, Japanio kaj Ĉinio havas gravan respondecon pri paco kaj prospero de Azio kaj la mondo. En la nuna epoko, la rilatoj inter ĉiuj popoloj fariĝas pli kaj pli proksimaj, kaj pliiĝas la problemoj, kiuj ne povas solviĝi per forto de unu lando. Japanio kaj Ĉinio devas kune klopodi por paco kaj prospero de la mondo. Kiel profitantoj de libera komerco, Japanio kaj Ĉinio devas plu kunlabori por konservi multflankismon kaj liberkomercan sistemon kun la Monda Komerca Organizo kiel kerno.


Abe diris, ke lia renkontiĝo kun prezidanto Xi en Vladivostoko septembre kaj lia ĉi-foja vizito al Ĉinio ambaŭ estas klopodoj por levi japan-ĉinajn rilatojn al nova ŝtupo. Li esperas konduki japan-ĉinajn rilatojn al nova epoko per fortigo de ŝtatnivelaj interŝanĝoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi 


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio