Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lu Kang: Ni esperas, ke ĉina-japanaj rilatoj renormaliĝos kaj havos novan disvolvon
2018-10-24


La 12an de oktobro en gazetara konferenco de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, proparolanto Lu Kang diris, ke invitite de ĉina ĉefministro Li Keqiang, japana ĉefministro Shinzo Abe faros oficialan viziton al Ĉinio inter la 25a kaj la 27a de tiu ĉi monato.


Lu diris, ke sub duflankaj klopodoj, dulandaj rilatoj tenas impeton de pliboniĝo. Tio estos la refoja oficiala vizito de japana ĉefministro al Ĉinio post sep jaroj, kaj ĉi-jare estas la 40a datreveno de subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco.


Eble oni jam rimarkis, ke lastatempe pliiĝis interŝanĝoj inter altranguloj kaj diversaj kampoj de la du landoj. En la ĉina flanko, Ĉinio donas gravecon al ĉina-japanaj rilatoj.


Por certigi daŭran, sanan kaj stabilan disvolvadon de ĉina-japanaj rilatoj, Ĉinio konsideras, ke la du flankoj devas observi la principojn de la kvar ĉina-japanaj politikaj dokumentoj, reciproke certigi kunlaborajn partnerojn, ne minaci unu la alian, subteni pacan disvolvon de la alia flanko. La du flankoj devas daŭrigi la aferon de la antaŭuloj kaj trabati la vojon al la estonteco, kaj solidigi plu la politikan kaj leĝan bazon por disvolvado de la dulandaj rilatoj.


Krome, profundigo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio, ĉefaj mondaj ekonomioj, konformas al reciprokaj profitoj kaj estas utila al disvolvado de mondaj ekonomio kaj komerco.


Ĉinio esperas, ke la vizito de Abe kontribuos por solidigi kaj altigi reciprokan politikan fidon, profundigi pragmatajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn de la du flankoj en diversaj kampoj, por antaŭenpuŝi la ĉina-japanajn rilatojn al renormaliĝo kaj nova disvolvo.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio