Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Usonaj mezlernejanoj estis altiritaj de Esperanto
2018-10-24


En la 17-a de oktobro, 6 usonaj mezlernejanoj venis al la Elementa Lernejo Dongfang en la urbo Changzhou, Jiangsu-provinco, orienta Ĉinio, por kultura interŝanĝo. Ili estis bonvenigitaj de estroj, instruistoj kaj lernantoj de la lernejo. Sinjoro Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a Esperanto-Asocio, kondukis ilin viziti la Esperantan grupon de la lernejo.



Inter la ses usonaj vizitantoj, estas la juna esperantisto Mac Bardayan. Li naskiĝis en Tenesio kaj komencis lerni la internacian lingvon la ĉina lingvo. Tuj post sia atingo, li kontaktis sinjoron Zhang, vizitis la lernejon Dongfang kaj renkontiĝis kun la infanoj de la E-grupo. Ili invitis lin ofte viziti la lernejon por partopreni en E-okazaĵoj, kaj la usona esperantisto ĝoje konsentis. Lia vizito interesis aliajn kvin mezlernejanojn el Usono. Ili ne nur interesiĝas pri la okazaĵoj, sed ankaŭ estas scivolemaj pri Esperanto. 




La usonaj lernantoj vizitis la Esperantan koridoron en la lernejo kaj eksciis pri la naskiĝo, evoluo kaj nuna situacio de Esperanto. Ĉinaj lernantoj diskonigis al la gastoj sian lernejon, kaj faris demandojn al ili en Esperanto, la angla kaj la ĉina lingvoj.




Dulandaj lernantoj kunfotiĝis ĉe Arbo por Amikeco kaj faris amikan konkurson sur la sportejo de la lernejo. Sidante en la lernoĉambro ili kantis la ĉinan kanton Jasmena Floro en Esperanto. 




En la bela melodio kaj vigla etoso dulandaj lernantoj faris kulturan interŝanĝon, diskonigis Esperanton kaj akcelis amikecon inter Ĉinio kaj Usono.



Raportita de Zhang Changsheng

Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio