Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Brita oficisto: Ĉina Internacia Importa Ekspozicio alportos novan ŝancon por ĉin-britaj rilatoj
2018-10-23


    La unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) novembre okazos en Ŝanhajo. Opinias brita oficisto, ke ĈIIE povos doni novan ŝancon por kunlaboro inter Ĉinio kaj Britio.


    Richard Burn estas supera oficisto pri ĉina komerco de Brita Departemento por Internacia Komerco. Lastatempe li diris, ke Britio ĝojas esti unu el la ĉefaj gastoj en ĈIIE. Princo Andrew, Duko de Jorko, kaj Liam Fox, ŝtata sekretario pri internacia komerco, gvidos la britan delegacion al Ŝanhajo.


    Brita salono en la ekspozicio titoliĝas per novigo, kaj montros ŝlosilajn kompaniojn en la kampoj de medicino kaj vivosciencoj, financo kaj fakaj servoj, edukado, krea industrio, AI kaj granda datumaro. Krom ŝtata salono, britaj kompanioj kiel Jaguar Land Rover, Brita Aerkompanio, AstraZeneca kaj la banko Standard Chartered ankaŭ havos siajn proprajn budojn.


    Burn diris, ke Ĉinio estas grava merkato por Britio. Pli kaj pli da britaj kompanioj esperas uzi tiun ŝancon por eksporti varojn kaj servojn al Ĉinio.


    Redaktoro: Zhao Wenqi


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio