Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Legomoj kreskas en sal-alkala grundo
2018-10-19


    Baldaŭ estos la kvara rikolto de luzerno, kaj Cui Lihua, direktoro de Agrikultur-paŝta Grupo Wudi Lϋfeng en Shandong-provinco, estas en gaja humoro.


    Ili enspezis pli ol 1,8 milionojn da juanoj el la unua rikolto de pli-ol-3 000-mua (=200-hektara) luzerno en majo. La profito de unu muo (=0,0667 hektaro) kalkuliĝis al preskaŭ 3 000 juanoj en kelkaj rikoltoj. Tiel ili jare gajnas ĉirkaŭ naŭ milionojn da juanoj el tiu 200-hektara sal-alkala grundo. Cui diris, ke li volas esprimi sian dankon al Zhang Guiguo, profesoro el Shandong-a Agrikultura Universitato, kiu selektis kaj kreskigis luzernon kaj sesbanion ĉe flavrivera delto.


    Ĉar luzerno povas altigi kvaliton de bovaĵo, ŝafaĵo kaj laktaĵo, ĝi havas bonan debiton.


    Danke al scienco kaj tekniko, la sal-alkala grundo fariĝis fruktodona agro. Tio estas parto de plano por vilaĝa prospero farita de Shandong-a Agrikultura Universitato. Abundas sal-alkala grundo, antaŭe nekultivebla, en Shandong-provinco ĉe Bohai-Maro. Por ke plantoj kresku tie, oni devas unue elimini salon. Chen Weifeng, profesoro de Kolegio de Resurso kaj Medio sub Shandong-a Agrikultura Universitato, dezajnis subteran tubon por dreni kaj forigi salecon. La rimedo altigas je 25% eligon de saleco, kaj produktokvanton de greno je 15%. Nun la tekniko estas disvastigita sur pli ol 200 mil muoj (=13,33 hektaroj) ĉe flavrivera delto.


    Elekti taŭgajn plantojn por sal-alkala grundo estas ĝusta rimedo. Tian Jichun, profesoro el Kolegio de Agronomio sub Shandong-a Agrikultura Universitato, kultivis tritikon de la speco Shannong-20 en sal-alkala grundo de Binzhou, kaj pli ol 500 kilogramoj da tritiko estis rikoltitaj en ĉiu muo (=0,0667 hektaro). Cao Banghua, profesoro de la sama kolegio, kulturis kvar specojn de robinio, n-roj 1-4 de Shannong. La planto elkreskas en grundo kun kvar elmiloj da sal-alkalo.


    Estas malfacile kultivi legomojn sur sala grundo, tamen kooperativo en Dongying-distrikto kultivas tomaton en forcejo, kies jara produktkvanto estas 20 mil kilogramoj. La tomato ne estas kreskigata en grundo, sed sur stromo. Nun la kooperativo havas pli ol cent forcejojn por kultivo de tomato.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio