Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj junuloj: memoroj de Mike Pence pri historio estas nekonformaj al faktoj
2018-10-18

    En sia prelego usona vicprezidento Mike Pence menciis multajn "faktojn pri ĉin-usonaj rilatoj". Sed ili ne estas la tuta historio, kaj multaj el ili estas nekonformaj al faktoj. Pro tio ili ne povas doni al homoj ĝustan klerigadon. 


    Pence diris: "Kiam Ĉinio suferis de ofendo dum la 'humiliga jarcento', Usono rifuzis partopreni en tio." Tamen li ne menciis, ke Usono sendis pli ol 2,100 homojn aliĝi al la ok-landaj aliancaj fortoj por rabi en Ĉinio. Usonanoj estis la unuaj, kiuj marŝis sur la turon de Tian'anmen-pordego, kaj tie ili hisis la nacian flagon de Usono. 


    La vicprezidento diris, ke post la Dua Mondmilito, Usono certigis Ĉinion fariĝi membro de la Unuiĝintaj Nacioj kaj grava forto de la mondo post la milito. Sed li ne menciis, ke Usono krude donis ĉinan rajton pri administrado de la insulo Diaoyu al Japanio.


    Pence diris ankaŭ, ke post 1949 Ĉinio komencis "serĉi aŭtoritatisman ekspansion", kaj sekve Ĉinio kaj Usono batalis unu la alian sur la Korea Duoninsulo. Sed li ne menciis, ke Usono intervenis en la Korean Militon kaj eĉ implikis Ĉinion en la militon. Niaj prauloj diris al ni, ke ili batalis en la Korea Milito por protekti sian patrolandon.


    Citi pasintaĵojn por paroli pri la nuno estas parto de la grava arto de parolado. Tamen, kiam oni trompas aliajn per libere eltranĉita historiaĵo, tio estas profanado al la historia vero kaj konfuzado inter vero kaj malvero.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio