Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dum 30 jaroj, la dezerto verdiĝis ĉi tie
2018-10-17

La urbo Akesu en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. (Fotita de Hu Huhu)


    Nordokcidente de la dua plej granda kreskiĝebla dezerto en la mondo, Takelamagan, estas longa arbara zono kun areo de pli ol 67 mil hektaroj. Ĝi estas la dezert-verdiga programo de Kekeya-urbeto, proksima al Akesu. Antaŭ 30 jaroj, ĝi estis la fonto de sabloŝtormoj en la tuta regiono de Akesu. Tie, ĉiujare, estis pli ol 100 tagoj kun sablo. En 1986, por bonigi la medion, Akesu estigis la programon. Dum 30 jaroj, homoj el diversaj nacioj kune kontribuis, kaj nun, la dezerto verdiĝis.


La kerna zono de la dezert-verdiga programo de Kekeya en Akesu. (Fotita de Hu Huhu)


    En 1985, Bi Kexian, tiama direktoro de la loka forstuma oficejo, multfoje esploris kaj akiris specimenojn de 58 teraj tavoloj. Li malkovris, ke la plej alta sal-alkala enteno en tiu regiono atingis 5.58%. Do, oni ekkonstruis akvokanalon kaj ŝoseon, plibonigis la teron... preskaŭ ĉiu lokano rememoras arboplantadon tiam.


Riza kampo gardata de la arbaro ĉe la rivero Akesu. (Fotita de Hu Huhu)


    Imamu Maimaiti estis la unua estro de la forstuma administrejo de Kekeya. Laŭ lia memoro, tiam, multaj laborantoj de la administrejo, dum kelkaj tagoj, ne revenis hejmen por ke ĉiu arbo estu akvumita. Kiam ili estis tro lacaj, ili dormetis duonkuŝante sub arboj. Pro la atentema flegado, de 1987 ĝis 1989, 87.5% de la plantitaj arboj restis vivantaj.


Maldekstre estas la foto de Imamu Maimaiti kiam li ekservis kiel administreja estro; dekstre estas la foto de emerita Imamu Maimaiti. (Fotita de Hu Huhu)


    Sed, lokanoj ne estas kontentaj pri la nuna stato. Por plua kresko de la fruktoj de media plibonigo, oni devas akiri subtenon de popolanoj, kuraĝigi ilin partopreni en la verdigo kaj ĝui ekonomian profiton el la agado. La registaro povas investe planti frukt-arbojn, kaj kamparanoj povas laŭkontrakte administri la arbaron laŭ favoraj politikoj de la registaro, la enspezoj el la arbaro apartenas al la administrantoj. Tio mildigis la ŝarĝon sur la registaro, kaj samtempe kamparanoj riĉiĝas en ekologia konstruado.


Kolektado de pomoj en iu ĝardeno de Akesu. (Fotita de Hu Huhu)


    Tiu modelo estas iom post iom matura. En la preskaŭ 77 mil hektaroj da verdiga programo de Kekeya, 80% estas frukt-arboj, 15% estas arboj kiuj speciale funkcias kiel gardantoj kontraŭ sablo, kaj 5% estas infrastrukturoj kaj rilataj subprogramoj. Lokanoj diris, ke kiam oni komencis planti frukt-arbojn en Akesu, neniu atendis, ke la loko fariĝos la ĉefa produktejo de fruktoj en Xinjiang, kaj Akesu-a pomo, samkiel turpana vinbero kaj hami-a melono, fariĝos la nova nomkarto de Xinjiang.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio