Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Beliĝas vilaĝoj kaj riĉiĝas terkulturistoj
2018-10-17


    Tempo estas la plej fidinda registristo. Ĉi-jare ĉinoj solenas la 40an datrevenon de plenumo de la politiko pri reformo kaj pordmalfermo. Dum la pasintaj 40 jaroj ĉinoj malfermis novan vojon per kuraĝo kaj novigo, kaj realigis la transpason de "sekvi la epokon" al "gvidi la epokon".


    Nun Ĉinio estas la monde dua plej granda ekonomio. Jam dum sinsekvaj kelkaj jaroj Ĉinio kontribuas pli ol 30% al kresko de la monda ekonomio. Pli ol 700 milionoj da ĉinoj aŭ pli ol 70% da mondaj malriĉuloj, laŭ la nuna normo de UN, liberiĝis de malriĉeco. Reformo kaj pordmalfermo kreis "ĉinan miraklon" por la mondo.


    Lastatempe maljunulo Yan Jinchang ankoraŭ dronas en ĝojo por la unua Rikolt-Festo de Ĉinaj Terkulturistoj, kiu okazis en la 23a de septembro ĉi-jare. Kiel unu el 18 gvidantoj de la sistemo de familia kontraktita respondeco kun laborpago ligita kun produktokvanto en Xiaogang-vilaĝo, Fengyang-gubernio, Anhui-provinco antaŭ 40 jaroj, Yan miris: "Ni vivas en nova epoko, en kiu ni havas terpecojn kaj posedas akciojn. Ĉi-jare ni ricevas dividendojn, kaj nia vivo pliboniĝas!"


    En la lastaj 40 jaroj la produktokvanto de grenoj en Ĉinio daŭre saltis al pli alta etaĝo, kaj tio certigis la manĝaĵan abundecon de la lando, kaj solvis la historian mankon de nutraĵoj.


    En 1978 la tutlanda produktokvanto de grenoj kalkuliĝis al nur 300 milionoj da tunoj. Pro la starigo de la sistemo de familia kontraktita respondeco kun laborpago ligita kun produktokvanto, la entuziasmo de terkulturistoj estis ekscitita, kaj tio akcelis la kreskon de produktokvanto de grenoj. En 2017 la totala produktokvanto de grenoj en Ĉinio kalkuliĝis al 617,91 milionoj da tunoj.


    En la lastaj 40 jaroj, monujoj de terkulturistoj pli kaj pli ŝvelis. En 1978, la pokapa enspezo de terkulturistoj estis nur 134 juanoj. Pro la efektivigo de la centraliza-malcentraliza administra sistemo bazita sur la sistemo de familia kontraktita respondeco kun laborpago ligita kun produktokvanto, la enspezo de terkulturisto plu kreskis. En 2017, la pokapa disponebla enspezo de terkulturistoj kalkuliĝis al 13,432 juanoj, kun averaĝa kresko de 8% en la sinsekvaj kvin jaroj. La enspez-diferenco inter urbanoj kaj terkulturistoj malaltiĝis de 2,88:1 en 2012 al 2,71:1 en 2017.


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio