Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sukcesa 12-a Ŝtata Kongreso de Esperanto en San-Paŭlo
2018-10-16


    De la 12-a ĝis la 14-a de oktobro 2018 okazis en la urbo Atibaia, en la brazila ŝtato San-Paŭlo, la 12-a Ŝtata Kongreso de Esperanto. Enskribiĝis 85 homoj (inter ili du gekubanoj), kiuj dum tri tagoj kunsidis en komforta Centro de Eventoj, meze de belega, arboriĉa Parko de Akvoj.


    La programo estis tre varia je prelegoj (30-minutaj) kaj prelegetoj (15-minutaj). Oni parolis pri Esperanto kaj Duolingo, Muziko en Matematiko, Universala Kongreso en Lisbono, Dimensioj en la Universo, Anarkiismo kaj Esperanto, Historio de Brazilo, Genealogio, Poezio, Veganismo, ILEI, Aktivado por EASP, Pseŭdoreligioj.


    Krome, okazis rapida kurso de Esperanto, paroligaj kunsidoj por komencantoj, arta vespero kaj Intervjuo kun veteranoj (“Viva Gazeto”). Dum la tuta kongreso funkciis sufiĉe ampleksa libroservo. En la kongreso oni lanĉis kvar novajn librojn, iniciate de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj de la nova brazila eldonejo Esprima.



    Unu el la plej kuriozaj detaloj en la kongreso estis la komuna foto. Kongresanoj staris sur placo kaj formis grandan kvinpintan stelon, kiun de la ĉielo fotis kaj filmis flugroboto. 


    Entute plene sukcesa kongresso!


Verkis Paulo Sergio Viana


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio